Sabadell
Sabadell estas urbo en Hispanio, en la kataluna provinco Barcelono, kun-ĉefurbo de la distrikto (comarca) Vallès Occidental. Loĝantaro: 201.712 homoj (jaro 2007).
Sabadell | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Katalunio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 08200–08208 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 218 300 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 775 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 33′ N, 2° 6′ O (mapo)41.5483333333332.1075Koordinatoj: 41° 33′ N, 2° 6′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 190 m [+] | ||||
Areo | 37,8 km² (3 780 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sabadell [+] | |||||
Ĝi estas grava industria centro, ĉefe tekstila. La urbo estas membro de eŭropa ligo de mezgrandaj urboj, nomata Eurotowns.
Famuloj
redaktiEsperanto-movado
redaktiSabadell estis unu el la centroj de la Esperanto-movado en la iberia duoninsulo. En la 1930-aj jaroj ekzistis grupo de laboristaj esperantistoj. Nuntempe ĝi estas la sidejo de Centro de Esperanto Sabadell, Kataluna Esperanto-Asocio, Kataluna Esperanto-Junularo kaj Kultura Asocio Esperantista.
Grava urbocentra bulvardo ĉi tie nomiĝas Ronda Zamenhof. En 1989 tie stariĝis moderneca monumento honore al li.
Luis Serrano Pérez kun sia edzino Maria Ferigle Danti (mortinta aŭguste 2023), kunorganizis Internaciajn E-semajnojn de la Kulturo kaj Turismo en Katalunio (1995-2016).