Saint-André-des-Eaux (Côtes-d'Armor)
Saint-André-des-Eaux [sɛ̃tɑ̃dʁedɛzo] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.
Saint-André-des-Eaux | ||
komunumo | ||
Urbodomo de Saint-André-des-Eaux.
| ||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Regno | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Arondismento | Dinan | |
Kantono | Évran | |
Komunumaro | Komunumaro de la Lando de Évran | |
Situo | Saint-André-des-Eaux | |
- alteco | 20 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 22′ 21″ N 02° 01′ 47″ U / 48.37250 °N, 2.02972 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 36 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 11 m s. m. | |
Areo | 5,24 km² (524 ha) | |
Loĝantaro | 248 (2010[1]) | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Albert Manchon | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 22630 | |
INSEE | 22274 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Vikimedia Komunejo: Saint-André-des-Eaux (Côtes-d'Armor) | ||
Retpaĝo: st-andre-des-eaux22 | ||
Historio
redaktiLa origino de la paroĥo de Saint-André-des-Eaux restas malbone konataj de la historiistoj. Laŭ iuj, la teritorio de Saint-André-des-Eaux, partigita per la riveroj Rance kaj Linon, estus origine konsistinta subparoĥon, dependantan de la grandaj praparoĥoj de Plouasne kaj de Plumaudan[2]. Ĝi eble estis altigita al memstara paroĥo en la 12-a jc, kiel la najbaraj subparoĥoj dependantaj de Plouasne : Saint-Pern en 1149, Bécherel en 1164, Tréfumel antaŭ 1187[3]. La mencio ecclesia de Sancto Andrea aperis por la unua fojo en la paroĥaj registroj en 1581[4]. La paroĥo, situis en la episkoplando de Saint-Malo, sed estis parto de la dekanlando de Bobital, kiu dependis de la episkoplando de Dol.
Administrado
redaktiListo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marte 1977 | marte 2008 | Robert Nogues | Socialista Partio (PS) | Departementa konsiliano
|
marte 2008 | --- | Albert Manchon | Emerito
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Lokoj kaj monumentoj
redakti- Malnova preĝejo, kiu datiĝas de la 11-a jc, ĝia porĉo datiĝas de la 15-a jc, en kiu videblaj grandaj restaĵoj de la romanikaj muraj pentraĵoj[5]. Forlasita en ĉ. 1893 kaj nun ruino, ĝi longtempe utilis kiel ŝtonmino. Ĝi estis klasita ekde 1990 kiel historia monumento[6].
- Nuna preĝejo starigita en ĉ. 1893-95 el granito de Hinglé kaj per konstruŝtonoj el klako de Quiou, por la starantaĵoj [7].
- Château du Besso, de la 15-a jc, de kiu restas preskaŭ nur okangula turo el kalkoŝtonoj de Quiou[7].
-
Ruinoj de la malnova preĝejo.
-
La nova paroĥa preĝejo.
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
redakti- Julien Egault-De-St-René (naskiĝinta en St-André-des-Eaux en 1752 ) profesoro en la kolegio de Dol, kie Chateaubriand estis unu el liaj lernantoj. Mortinta kiel pastro de St-André-des-Eaux en 1821.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redaktiNotoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Oficialaj loĝantaroj sur la retpaĝo de INSEE
- ↑ E. Vallerie, Communes bretonnes et paroisses d’Armorique, Brasparts, 1986, p. 142-145.
- ↑ A. Chédeville, N.-Y. Tonnerre, La Bretagne féodale, 11-a ĝis 13-a jc, Rennes, 1987, p. 289.
- ↑ Departementaj arkivoj de Côtes-d'Armor, serio 6 E depono : paroĥaj registroj (15-a jc - 1792)
- ↑ M. Dupuis, « Saint-André-des-Eaux (Côtes-d’Armor) : nouveaŭ éléments sur l’église et sur ses décors peints », en Bulletin du Centre d’études médiévales d’Aŭerre, p. 13, 2009.
- ↑ Datumbazo "Mérimée" !: PA00089580
- ↑ 7,0 7,1 * Louis Chauris, Le calcaire du Quiou-Tréfumel ou « pierre de jauge », en la libro "Le Pays de Dinan", 2006, p. 319-339.