Salpinkso
La salpinkso (antikva greka σάλπιγξ) estas blovinstrumento de la Antikva Grekio de la familio de la trumpetoj, simila al la tubjo de la romianoj, kvankam tiu estis proksimume 1,5 metrojn pli mallonga ol tiu ĉi.[1] Oni trovis ilin ĉe multaj civilizoj de la antikveco, pro kio estas malfacile scii kie kaj kiam naskiĝis tiu mallarĝa instrumento. Oni trovis menciojn al ties sono en la Iliado de Homero,[2] kvankam ne troviĝas certaj referencoj ĝis la Klasika Grekio.[1]
Pri ties uzado, kio okserveblas en la reprezentoj de greka ceramiko, kaj legeblas en la verkitaj fontoj de greka historiografio, oni konstatis ties uzadon en la milita etoso por disvastigi ordonojn al hoplitoj en la batalkampo; kaj en la festaj kaj teatraj etosoj, pro la komoj (antikva greka κῶμος, kỗmos): nome ritaj festaj paradoj kiuj estis akompanataj de ties muziko en la bankedaj simpozioj kaj en la religiaj festoj, kaj ankaŭ pro la ĥoroj de la teatraj ludoj.
Referencoj
redaktiNotoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 McKinnon, James W.: «Tuba (ii)» en Grove Music Online, Oxford Music Online. Konsultita la 10an de aprilo de 2010 (en angla)
- ↑ Homero: Iliado, xviii.219.
Bibliografio
redakti- Bélis, Annie: «La phorbéia» en Bulletin de correspondance hellénique, 110 (1):205-218, 1986.
- Bonanni, Filippo: Antique Musical Instruments and their Players, Gabinetto armonico. NY: Dover, 1964 [1723].
- Comotti, Giovanni: Music in Greek and Roman Culture. Baltimore: Johns Hopkins, 1989.
- Grout, Donald J. & Palisca, Claude V.: A History of Western Music. NY: W. W. Norton, 1996.
- Krentz, Peter: «The salpinx in Greek warfare» en Victor D. Hanson: The Classical Greek Battle Experience. Routledge, Abingdon kaj Novjorko: 1993, (1a eld. 1991). ISBN 0-415-09816-5
- Reinach, Salomón: «Tuba» en Charles Daremberg kaj Edmond Saglio: Dictionnaire des Antiquités grecques et romaines. Hachette, París: 1877-1919, tomo V, p. 532-538.
Eksteraj ligiloj
redakti- «Instrumentos de la Antigua Grecia» — en HomoEcumenicus.com
- Salpinx konservita en la Museum of Fine Arts de Bostono[rompita ligilo]. Konsultita la 10an de aprilo de 2010 (en angla)
- The salpinx in Greek Antiquity[rompita ligilo]. Konsultita la 10an de aprilo de 2010 (en angla)
- Old Trumpets[rompita ligilo]. Konsultita la 10an de aprilo de 2010 (en angla)
- The salpinx in greek warfare. Konsultita la 10an de aprilo de 2010 (en angla)
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Salpinx en la angla Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Salpinx (instrument) en la franca Vikipedio.