Ordeno de Sankta Johano
(Alidirektita el Sankta Johano de Jerusalemo)
La Ordeno de Sankta Johano aŭ Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, aŭ ankoraŭ nomata Ordeno de Hospitalistoj, estas hospitala kaj milita katolika religia ordeno, kiu ekzistis de la tempo de la krucmilitoj ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Ĝi estas ĝenerale konata, ekde la 12-a jarcento, sub la latina nomo Ordo Fratrum Hospitalis Sancti Ioannis Hierosolymitani.
Ordeno de Sankta Johano | |||||
---|---|---|---|---|---|
kavalira ordeno hospicordeno | |||||
Komenco | 1099 vd | ||||
Fino | 1799 vd | ||||
Antaŭe | Hospitallers vd | ||||
Poste | Malta Ordeno • Ordeno de Sankta Johano el Jerusalemo vd | ||||
Fondinto(j) | Blessed Gerard vd | ||||
Filioj | Nuns of the Order of St. John of Jerusalem (en) vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Bodrum Castle (en) Palace of Zuda (en) Castillo del Compromiso (en) Kolossi Castle (en) Krak des Chevaliers vd | ||||
La ordena regulo
redaktiEstis ĉirkaŭ 1130, kiam Raymond du Puy ellaboris kaj aplikis la unuan regulon modelitan sur tiu de Sankta Aŭgusteno. La Regulo de Sankta Aŭgusteno estas certe la plej komunuma regulo, ĝi insistas pli pri kunpartigado ol deteniĝemo, pli pri komuneco ol ĉasteco kaj pli pri harmonio ol obeado. Sed eblas ke la regulo de la deveno estis pliĝuste tiu de Sankta Benedikto.