Schüpfen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schüpfen (stacidomo). |
Schüpfen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3407 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Schüpfen | |
---|---|
Blazono de Schüpfen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarberg |
Koordinatoj | 47° 2′ 24″ N 7° 22′ 38″ O / 47.04000 °N, 7.37722 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 24″ N 7° 22′ 38″ O / 47.04000 °N, 7.37722 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3407 |
Areo | 19,83 km² |
Alteco | 520 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3054 |
Komunumkodo | 311 |
Mapo de Schüpfen | |
Geografio
redaktiSchüpfen situas en la sudo de la Berna Lagolando, proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la federacia urbo Berno kaj 25 kilometrojn sudoriente de la urbo Bielo. En nordo la komunumo etendiĝas sur la altebenaĵo de Rapperswil kaj ties suda deklivo. La komunumon trafluas la rojo Lyssbach, kiu en Lyss alfluas al la malnova fluejo de Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Schüpfen, Allenwil, Bundkofen, Bütschwil, Saurenhorn, Schüpberg, Schwanden, Winterswil kaj Ziegelried.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,83 km², de kiuj 32,9% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 10,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Schüpfen limas en nordo al Grossaffoltern, en nordoriento al Rapperswil, en oriento al Münchenbuchsee, kaj en okcidento al Seedorf, en sudoriento al Diemerswil, en sudo al Kirchlindach, kaj en sudokcidento al Meikirch.
Trafiko
redaktiTra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Bielo, la svisa aŭtovojo A6, kaj la vojo n-ro 1304 de Rapperswil al Meikirch. Per la trajnlinio de Berno al Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Schüpfen datiĝas el la jaro 1208 kiel Scuphon. Estis trovitaj sur la teritorio de la komunumo restaĵoj el la mezolitiko, la Hallstatt-epoko, la La-Tène-epoko kaj la romia epoko. La burgo, kies ruinoj troviĝas sur la monteto Hubel, estis la praburgo de la Senjoroj de Schüpfen, kiuj administris la Senjorujon Schüpfen kiel feŭdo de la Grafoj de Kiburgo. Per donacoj kaj heredaĵoj en la la jaro 1405 la Johanitoj de Münchenbuchsee fariĝis bienposedantoj en Schüpfen. Iom post iom la Monaĥejo Frienisberg akiris la havaĵon, la ekleziinterezon kaj en 1502 ankaŭ la malaltan jurisdikcion. Post la reformacio de la jaro 1528 Schüpfen estis atribuita al la berna Voktejo Frienisberg. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Schüpfen estis la ĉefloko de la helveta distrikto Zollikofen. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Aarberg kaj en 2010 ĝi fariĝis parto de la administra distrikto Seeland.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Schüpfen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)