Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Sebastian BRANT [sebastjan brant] (* 1457 en Strasburgo, † la 10-an de majo 1521 samloke) estis germana verkisto.

Sebastian Brandt
(1457-1521)
germana verkisto
germana verkisto
Persona informo
Sebastian Brant
Naskiĝo 1457
en Strasburgo, Sankta Romia Imperio
Morto 10-a de Majo 1521
en Strasburgo, Sankta Romia Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latinomezaltgermana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Familio
Edz(in)o Elisabeth Bürgis (en) Traduki (1485–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Onophrius Brant (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
filozofo
poeto-juristo
kantotekstisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BazeloStrasburgo vd
Verkado
Verkoj Stultifera navis ❦
Freidank ❦
La Malsaĝulŝipo al Malsaĝullando ❦
Thesmophagia ❦
Esopi appologi sive mythologi ❦
Beschreibung etlicher gelegenheyt Teutsches lands ❦
Hymnus 'Pange lingua gloriosi' vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Margarita Decretalium, 1496

La filo de gastejestro ekde 1475 studis juron en Bazelo, en 1489 li tie doktoriĝis kaj en 1496 li akiris profesoran postenon. En la jaro 1503 li fariĝis urba skribisto, t.e. la plej alta rango de urba oficisto. La germana imperiestro Maksimiliano la 1-a finfine donis al li la rangon de konsilisto kaj palatino.

El la verkaro de Brant plej famas Das Narrenschiff (La stultula ŝipo, 1494), burleska satiro kritikanta la tiutempan socion. La protagonistoj, 111 stultuloj, vojaĝantaj ŝipe al la stultula lando Narragonien, prezentas la malsaĝecon kaj la malvirtojn de ĉiuj tavoloj de la tiama socio. En la libro abundas proverboj kaj lignegravuritaj ilustraĵoj, kiuj plejgrandparte supozeble estas faritaj de Durero.

La granda sukceso de tiu ĉi verko elvokis aron da tradukoj, imitoj kaj adaptaĵoj. Nuntempe Brant estas rigardata la fondinto de la burlesko.

  • El la Stultula ŝipo. - En: Germana Antologio. - Gerlingen : Bleicher, 1985. - p. 196 - 200

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
iOS 1
mac 1
os 2