Servokapabla!

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo:
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Servokapabla! kaj Marcus Tybout [1] estas du noveloj de Georges Eekhoud, kiujn el la franca lingvo tradukis en Esperanton Léon Bergiers. La tradukaĵo publikiĝis en 1927 kaj ampleksis 70 paĝojn. Eldonis ĝin Ferdinand Hirt & Sohn kiel volumo 20 de la serio "Internacia Mondliteraturo".

Servokapabla!
Marcus Tybout
Servokapabla! Marcus Tybout
Servokapabla!
Marcus Tybout
Aŭtoro Georges Eekhoud
Eldonjaro 1927
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 71
vdr

Recenzoj

redakti
 
 Amo al la suferantoj kaj mizeruloj. La tradukanto havas fluan stilon. Li tro-, eĉ misuzas afiksojn. 
— 1931, Rózsi Göndör, Literatura Mondo, paĝo 70
 
 La du noveloj montras intencitan krudecon kaj ŝajnan kontenton malkovri la malbonojn de nia socio, la beston en la homo koro. Ili atingas tiel fortan imprespovon. Kiel la juna senkulpa kamparano estas korpe kaj anime venenigita de la militservo kaj kazerna vivo, ĝis memmortigo ĉion solvas, jen la unua. Kiel vilaĝa Don Juano preferas esti sovaĝe buĉata de la parencoj de delogita kaj perfida junulino anstataŭ akcepti edziĝon kun ŝi estas la dua. Krom kelkaj naciismoj kredeble laŭvortaj tradukoj, la teksto indas je la bela kolekto, kien ĝi enviciĝis. 
— 1927, Historio de Esperanto II, paĝoj 624-625
 
 Tiu ĉi libro estas la unua, kiu reprezentas nian belgan verkistaron en la bonega kolekto «Internacia Mondliteraturo» de Hirt. Ni tre timas, ke la Esperantistaro konsideros la du novelojn kiel el la «plej famaj verkoj de nia nacia literaturo». Ni opinias, ke estas libroj eĉ inter tiuj de Georges Eekhoud, kiuj pli multe meritis la honoron sin trovi en tiu kolekto. Ni tute komprenas tiun kunfraton, kiu diris, ke li ne volus meti tiun libron en la manojn de siaj infanoj. 
— Belga esperantisto n151 (sep 1927)

Referencoj

redakti
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4061, paĝo 363

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
Intern 4
os 1