Sharon Acker
Sharon ACKER (2-an de aprilo 1935 - 16-an de marto 2023) estis kanada aktorino kaj modelo.
Sharon Acker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1935 en Toronto, Ontario, Kanado |
Morto | 16-an de marto 2023 (87-jaraĝa) en Toronto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Kanado |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro televida aktoro filmaktoro aktoro |
Ŝi komencis sian karieron per televidaĵo On Camera en 1955, kaj en kino ŝi debutis per Lucky Jim en 1957.
Dum 1960-aj jaroj ŝi aperis en multaj televidaĵoj kiel Quest, The Wild Wild West, Star Trek, Get Smart, It Takes a Thief kaj Lancer krom en kinfilmoj Point Blank, The First Time, Waiting for Caroline, inter aliaj.
En la 1970-aj jaroj Acker aktoris en televidaĵoj The Bold Ones: The Senator, Alias Smith and Jones, Gunsmoke, Love, American Style, Mission: Impossible, McMillan & Wife, The New Perry Mason, Cannon, Barnaby Jones, Executive Suite, The Love Boat, The Rockford Files, Police Story kaj aliaj.
Dum la 1980-a jardeko ŝi laboris en televido per Galactica 1980, The Incredible Hulk, Quincy M.E., Crazy Like a Fox, Murder, She Wrote ktp. krom en kino per filmoj Happy Birthday to Me kaj Threshold.
Ŝia lasta laboro estis en televidserio The Young and the Restless en 1992.