Sivan
Sivan, hindie सीवान estas urbego en norda Barato, en okcidenta parto de subŝtato Biharo, kantono de Ĉapra, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas limo laŭ la loka bojpura lingvo, ĉar pli frue tiu areo estis la limo de Granda Nepalo.
Sivan | |||
---|---|---|---|
setlejo urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 841226 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 13′ N, 84° 22′ O (mapo)26.2284.36Koordinatoj: 26° 13′ N, 84° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 77 m [+] | ||
Areo | 13,05 km² (1 305 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiEn 2011 Sivan havis 135 066 da loĝantoj kun legopovo 80%. Sivan atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1990-aj jaroj.
Geografio
redaktiSivan situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 72 m super la marnivelo en proksimeco de subŝtato Utar-Pradeŝo. La verda areo en Sivan estas proksimume (21%) de sia areo. Ballia troviĝas 56, kantona sidejo Ĉapra 61, Deoria kaj Bettiah po 66, Motihari 73, Mau 89, Muzaffarpur 102, subŝtata ĉefurbo Patnao kaj Haĝipur po 103, Kolkata 575, tutlanda ĉefurbo Delhio 754, Mumbajo 1433 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiEn Sivan la municipo estis establita en 1924, la distrikto en 1972.
Eduko
redaktiEn Sivan la plej altnivela instruo okazas en altlernejo.
Lingvoj
redaktiEn Sivan la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj bojpura lingvo.
Religioj
redaktiLa ĉefa religio en Sivan estas hinduismo kun 65%, poste islamo preskaŭ 34%, la ceteraj religioj estas malpli ol 1%.
Trafiko
redaktiAl Sivan alvenas 3 fervojaj linioj, 4 ĉefvojoj kaj 3 flankovojoj. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Patnao, Gorakhpur kaj Muzaffarpur.
Klimato
redaktiSivan situas en humid subtropika klimato (Cwa), kiu taŭgas por la agrikulturo. La temperaturo estas jare averaĝe 25 °C, dum ĝi varias inter 19-31 °C. Jare pluvas mezume 1062 mm, precipe inter junio kaj septembro pro la musono.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj
Fontoj
redakti- WikiTrans