Skarlata karpodako
La Skarlata karpodako (Haematospiza sipahi aŭ Carpodacus sipahi) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Haematospiza. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.
Skarlata karpodako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Skarlata karpodako
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carpodacus sipahi (Hodgson, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas eu Himalajo el centra Nepalo orienten al Vjetnamio kaj troviĝas dise en najbaraj montetoj de Nordorienta Barato kaj Sudorienta Azio tiom sude kiom ĝis Tajlando. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en Himalajo, sed multaj birdoj vintrumas en tuja sudo.[1] Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
Tiu specio estas de tre markata seksa duformismo. La masklo estas ĝenerale tre malhelruĝa kun nigrecaj flugilplumoj kaj vosto. La beko estas tre dika ĉebaze kaj iom kurbeca supre. Estas ankaŭ malhela traokula strio. La ino estas flaveca kaj tre strieca kun tutflava pugo.
Referencoj
redakti- ↑ Clement, Peter; Harris, Alan; Davis, John. (1993) Finches and Sparrows. Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 100. ISBN 0-691-03424-9.
- BirdLife International 2004. Haematospiza sipahi[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.