Skvamokolombo
La Skvamokolombo (Columbina squammata) estas neotropisa specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiuj inkludas kolombojn kaj turtojn. Ĝi estas eta kolombo de la genro Scardafella kiu vivas en Ameriko. Ĝi povus aparteni ankaŭ al la parenca genro Columbina.
Skvamokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Scardafella squammata (Lesson, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiĜi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Franca Gujano, Paragvajo, Trinidado kaj Tobago kaj Venezuelo. Tiu teritorio estas pli suda ol tiu de ĝia samgenra specio, la Inkaa kolombo, spite la nomo de tiu. Ties natura medio estas subtropika aŭ tropika seka arbustejo, subtropika aŭ tropika humida arbustejo, subtropika aŭ tropika laŭsezone humida aŭ inondebla malalta herbejo kaj tre degradita eksarbaro.
Aspekto
redaktiTemas pri grizbruna specio kovrita de plumoj kiuj aspektas skvamecaj (kaj de tie devenas la nomo). La vosto estas longa.
Referenco
redakti- BirdLife International 2004. Columbina squammata[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.