Somogyvár
Somogyvár [ŝomodjvAr] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Fonyód. La loknomo signifas: Somogy-fortikaĵo.
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.5811/17.648
- Areo: 53 km²
- Loĝantaro: 2010
- Poŝtkodo: 8698
- Telefonprefikso: 85
Situo
redaktiSomogyvár situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Fonyód-Kaposvár. Marcali troviĝas 22, Fonyód 25 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Ladislao la 1-a (Hungario) fondis tie imponan abatejon en 1091. La abatoj estis nur francoj. La grava loko iĝis ankaŭ departementejo ĝis 1721, dume oni konstruis ankaŭ defendajn murojn. En 1410 la loko ricevis la titolon "reĝa urbo". En 1543 la turkoj okupis kaj disrabis la urbon. La reokupo okazis en 1677. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, kuracejo, dentokuracejo.
Vidindaĵoj
redakti- ruinoj de abatejo omaĝe al Sankta Egidio
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Pentofaranta Sankta Maria Magdalena de 1842
- golgoto de 1908
- Kastelo de Somogyvár aŭ kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]
- fonto nomata Szentesica
Famuloj
redaktiEn Somogyvár naskiĝis baletisto Endre Jeszenszky.