Superlópez (filmo)
Superlópez [Superlópez] estas hispana komedia filmo de 2018 reĝisorita de Javier Ruiz Caldera, ĉefrolulita de Dani Rovira. Ĝi estas bazita sur samnoma rolulo de bildoliteraturo fare de Jan, kiu siavice estas parodio de superheroo nome Superman.
Superlópez | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Superlópez |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2018 |
Ĝenro | komedia filmo, superheroa filmo |
Kameraado | Arnau Valls Colomer |
Reĝisoro(j) | Javier Ruiz Caldera |
Scenaro | Borja Cobeaga • Diego San José |
Muziko de | Fernando Velázquez |
Rolantoj | Dani Rovira • Alexandra Jiménez • Julián López • Pedro Casablanc • Gracia Olayo • Maribel Verdú • Nao Albet • Gonzalo de Castro • Mireia Portas • Marc Rodríguez Naque • Carlos Zabala • Josep María Riera |
Produktinta firmao | Mediaset España Movistar Plus+ Telecinco Cinema |
IMDb | |
Intrigo
redaktiEn fora planedo sciencisto kreis infanon kun superpovoj. La maliculo Skorba ekkonis tion, kaj lia filino Agata klopodas kapti la infanon. Alvenante al la tera orbito, la ŝipo de la infano akcidentas kontraŭ hispana satelito Hispasat kaj devojiĝas: dum la ŝipo de Ágata falas en Usono, tiu de la infano falas en Hispanio, kie la infano estas adoptita de la familio López, kiu tuj malkovras, ke Juan havas grandajn povojn: la gepatroj instruas al li malelstariĝi por havi facilan vivon.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Dani Rovira kiel Juan López "Superlópez"
- Alexandra Jiménez kiel Luisa Lanas
- Julián López kiel Jaime González Lidenbrock
- Pedro Casablanc kiel la patro de López en la Tero
- Gracia Olayo kiel la patrino de López en la Tero
- Maribel Verdú kiel Ágata Müller.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Superlópez (película) en la hispana Vikipedio.