Szmul Zygielbojm
Szmul Mordechaj ZYGIELBOJM, pseŭdonomo Artur (jide: שמואל זיגלבוים; naskiĝis la 21-an de februaro 1895 en Varsovio aŭ Borowica (distrikto Krasnostawski), mortis la 12-an de majo 1943 en Londono) – politikisto de Bundo, ĝenerala sekretario de la Juda Sekcio de Centra Komisiono de Sindikatoj, redaktoro de revuo "Arbeter Fragen" (jide אַרבעטער פֿראַגן), municipa konsilano de Varsovio kaj Lodzo. De 1942 membro de Nacia Konsilio de Pollando en Londono.
Szmul Zygielbojm | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1895 en Borowica, Lublin Voivodeship | ||||
Morto | 12-an de majo 1943 (48-jaraĝa) en Londono | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Toksiĝo vd | ||||
Lingvoj | jido • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Partio | General Jewish Labour Bund in Poland (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Artur vd | ||||
Okupo | politikisto ĵurnalisto sindikatisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konsilia membro ĉe la pola ekzila registaro en Londono, kies vastaj raportoj pri la germana holokaŭsto de judoj en okupata Pollando direktitaj al Monda Juda Kongreso, Usona Juda Kongreso kaj leteroj al la usona prezidento Franklin D. Roosevelt restis sen reagoj.
Vivo
redaktiFruaj jaroj
Gepatroj de Ŝmul estis Józef kaj Hena Pinkier. Li estis unu el deko da gefratoj, i.a. frato de Reuven Zygielbaum. Por eviti mizeron estis devigita komenci laboron en fabriko jam en la aĝo de 10 jaroj. Poste, kiam estis jam edziĝinta kaj havis du infanojn, komencis labori kiel metiisto, okupiĝanta pri farado de gantoj. De junaĝo li montris strebon al scio, diligente edukiĝante, dum mallonga tempo supervenkante la povran infanaĝon. En Chełm eniris al Bundo, en kiu montriĝis liaj organizaj kaj oratoraj talentoj. Rapide estis elektita al centra komitato de la partio.
Dokumentaj filmoj
redakti- Śmierć Zygielbojma (Morto de Zygielbojm), dokumenta filmo el 2000 pri historio de la agado de Szmul Zygielbojm, provanta movigi konsciencon de la mondo rilate al holokaŭsto. Scenaristino kaj reĝisoro Dżamila Ankiewicz,
- Mur (Muro), dokumenta filmo el 2001 pri biografio de Artur Szmul Zygielbojm. Scenaristo kaj reĝisoro Mieczysław Wazacz.
Distingoj
redaktiEn 1998 Szmul Zygielbojm estis postmorte distingita per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Niecodziennik Biblioteczny, Pamięci Szmula Zygielbojma Arkivigite je 2011-09-17 per la retarkivo Wayback Machine Memore al Ŝmul Zygielbojm
- Szmul Zygielbojm, List pożegnalny Ŝmul Zygielbojm, Adiaŭa letero
- Szmul Zygielbojm, Nie zapomnimy, nie wybaczymy Ni nek forgesos, nek pardonos
- Adam Pragier, Śmierć Zygielbojma, 1968 Adam Pragier, Morto de Zygielbojm, 1968