TEJO-Seminario

(Alidirektita el TEJO-seminario)

TEJO-seminario estas seminario de TEJO kiu traktas diversajn aktualajn temojn. Laborlingvoj ĝenerale estas Esperanto.

Fojfoje seminarioj okazas ankaŭ en kunlaboro kun neesperantista organizo. Tiam ili estis dulingvaj kun interpretado (precipe kutime kun la angla kiel aldona lingvo).

Datoj Loko Temo
1992-10-30/03 Torino Kio preter ekonomio - eblaj alternativaj dimensioj en homaj rilatoj
1993-04-30/04 Pula (Kroatio) Mediteraneo, ĉu kolizio aŭ integriĝo?
1994-05-01/08 Strasburgo Trans la limoj de Eŭropo - la eŭropa kontribuo en la hodiaŭa mondo
1994-10-29/04 Kutná Hora La Eŭropo de la regionoj / Regiona kunlaboro en Europo -ĉu motoro por la eŭropa integriĝa proceso?
1995-04-29/07 Budapeŝto La malplimultoj de Eŭropo
1996-03-16/23 Bothár Buí, Irlando Paŝi malpeze sur la Tero
1996-10-26/02 Lublin, Pollando Junularo sen limoj agado por internacia interkompreniĝo
1997-04-27/04 Budapeŝto informado
1997-10-04/11 La Chaux-de-Fonds Edukado al paco
1998-04-25/02 Vitoria-Gasteiz, Eŭskio Homaj rajtoj sub premo
1998-10-11/18 Budapeŝto Lingvaj rajtoj - Lingvopolitiko
1999-04-25/02 Torino Lokaj Kulturoj en globala mondo
1999-10-24/31 Strasburgo Internaciismo kaj naciismo - ĉu konfliktaj au kompletigaj ideoj?
2000-09-01/08 Varna Balkana junulara agado por kulturo de paco
2001-03-25/01 Budapeŝto La lingva ĉielarko - ponto al kulturaj trezoroj
2002-03-10/17 Litovio Aktiva Civitaneco
2002-04-28/05-05 Ĉaĉak, Jugoslavujo Esperanto@Interreto "Rete Lingvumi"
2002-10-06/13 Strasburgo Homaj rajtoj sub ĉiutaga priesploro
2004-02-29/03-07 Bruselo Junularaj neregistaraj organizoj: Iliaj rolo kaj ŝancoj en Eŭropo
2004-10-03/10 Strasburgo Planado de projektoj
2006-10-28/03 Bruselo Komuniki lingvajn rajtojn en integriĝanta Eŭropo
2010-07-11/17 Matanzas (kun ILEI) Per flugiloj de interkultura vento
2011-05-24/30 Varsovio (kun SEL) Konstruante surbaze de la diverseco – kiamaniere utiligi inter-organizan kunlaboron?

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
INTERN 2