Taha Karimi
Taha Karimi (naskiĝis en 1976 — mortis la 29-an de majo 2013 en Sulajmanija) estis irana-kurda reĝisoro, aŭtoro de dokumentaj filmoj.
Taha Karimi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1976 |
Morto | 29-an de majo 2013 (37-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | scenaristo filmreĝisoro |
Vivo
redaktiDiplomito de Arto-Universitato en Teherano. Specialiĝis pri dokumentoj temantaj pri la sorto de kurdoj, kaj lia lasta filmo I Am a White Mercenary rakontas historion de Sa’id Ĝaf, kiu famiĝis pro savo de centoj da kurdoj dum la kemia atako kontraŭ Ĥalabĝo gvidata de Saddam Hussein cele de ekstermo de kurdoj.
La reĝisoro pereis en aŭtomobila akcidento en Sulajmanija en Irako, kie loĝis dum la lastaj du vivjaroj. Li estis entombigita en la familia urbo Bane sur la nord-okcidenta teritorio de Irano.
Bibliografio
redakti- PGR: Taha Karimi nie żyje[rompita ligilo] Taha Karimi ne vivas, film.onet.pl