Teacoj
La teacoj[2] (latine Theaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn kaj 370 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kamelio[4], kies malnova sinonimo estas teo[2] (Thea).
Teacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kamelio Camellia L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Tiuj tropikaj kaj subtropikaj plantoj estas lignecaj, ĉiamverdaj kun disaj folioj. Ili kreskas en la montaraj arbaroj, en la suba folizono. Ili havas ledecajn, brilajn, segilrandajn foliojn. La floroj estas blankaj, flavaj aŭ rozaj kaj staras ĝenerale unuope en la akselo de la folioj. La floroj estas ĉiam radisimetriaj sed tre diversaj en la familio. Gravas ekonomie la genro kamelio (inkluzivante la tearbedojn).
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (19 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
- Theaceae Mirb. - teacoj
- Apterosperma H.T. Chang - apterospermo
- Camellia L. - kamelio[4]
- Dankia Gagnep. - dankio
- Euryodendron H.T. Chang - eŭriodendro
- Franklinia W. Bartram ex Marshall - franklinio
- Gordonia J. Ellis - gordonio
- Hartia Dunn - hartio
- Laplacea Kunth - laplaceo
- Malachodendron Mitch. - malakodendro
- Parapyrenaria H.T. Chang - parapirenario*
- Piquetia (Pierre) Hallier f. - piketio
- Polyspora Sweet ex G. Don - polisporo
- Pyrenaria Blume - pirenario
- Schima Reinw. ex Blume - skimo
- Stewartia I. Lawson - stevartio
- Theopsis (Cohen-Stuart) Nakai - teopso
- Tutcheria Dunn - tuĉerio*
- Theaceae Mirb. - teacoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
- *genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Kelkaj taksonoj
redakti- kamelioj (Camellia) estas arbedoj (La nomo venas de la jezuita pastro G. J. Camellus (1661-1706)). La specioj havas relative grandajn grajnojn. Kelkaj specioj (Camellia sasanqua (sazanko) kaj Camellia oleifera) havas grandajn oleoenhavon, pro tio ili estas kultivataj en Japanio kaj Ĉinio.
- japania kamelio (Camellia japonica) estas arbedo multe kultivata ĝardene kaj subvitre pro la rozosimilaj floroj kaj la ledecaj plaĉaj folioj. Ĝi estas indiĝena en la sud-ĉiniaj arbaroj, de kie oni kunportis ĝin al Britio (1731)
- teoarbedoj (Camellia sinensis) estas daŭrafoliaj aziaj arbedoj aŭ malgrandaj arboj kun disaj, ledecaj folioj; pendantaj floroj kaj triĉambraj kapsuloj. Ĝi venas de la ĉirkaŭaĵo de la Himalajo. La floroj havas agrablan odoron. La sekigitaj folioj estas ĝenerale uzataj por prepari trinkaĵon, konsumante jam pli ol 5000 jarojn. La stimulaj alkaloidoj aperas en ĝi en pli granda proporcio ol ĉe la kafo (1,5 % kafeino, teofilino, teobromino). La tanacida enhavo estas 4-20 % (la fortan efikon de la malhelaj teojn kaŭzas ne la alkaloidoj, sed la tanacidoj, elsolvitaj dum la pli longa bolado. En Azio oni preferas la verdan teon.