The Great Dictator
The Great Dictator (La Granda Diktatoro) estas filmo kiun Charlie Chaplin realigis en 1940. Ĝi satire traktas la faŝismon kaj speciale ĝian germanan varianton, la naziismon. Charlie Chaplin rolas kiel Adenoid Hynkel, karikaturo de Adolf Hitler. Jack Oakie rolas kiel Benzino Napaloni, karikaturo de Benito Mussolini.
The Great Dictator | |
---|---|
Charlie Chaplin kaj Paulette Goddard | |
filmo | |
Originala titolo | The Great Dictator |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 15 okt. 1940, 19 nov. 1945, 26 aŭg. 1958, 22 okt. 1960 |
Ĝenro | komedia dramo, politika satiro, Militfilmo, kontraŭmilita filmo, drama filmo, parodifilmo, groteska komedio, comedy of error, komedia filmo |
Kameraado | Roland Totheroh, Karl Struss |
Reĝisoro(j) | Charlie Chaplin |
Produktisto(j) | Charlie Chaplin |
Scenaro | Charlie Chaplin |
Filmita en | Los-Anĝeleso • Kalifornio • Malibu |
Loko de rakonto | Tomainia • Osterlich • Bacteria |
Muziko de | Charlie Chaplin • Meredith Willson |
Rolantoj | Charlie Chaplin • Paulette Goddard • Jack Oakie • Reginald Gardiner • Henry Daniell • Billy Gilbert • Emma Dunn • Chester Conklin • Maurice Moscovitch • Bernard Gorcey • Esther Michelson • Gino Corrado • Grace Hayle • Hank Mann • Joe Bordeaux • John Davidson • Paul Weigel • Wheeler Dryden • Carter DeHaven • Eddie Gribbon • Eddie Dunn • Charles Irwin • Sig Arno • Hans Conried • Richard Alexander • Leo White • Don Brodie • Pat Flaherty • Charles Sullivan • Cyril Ring • William Irving • Bert Moorhouse • Fred Aldrich • George Lynn • Tiny Sandford • Rudolph Anders |
Produktinta firmao | Charles Chaplin Film Corporation United Artists Charlie Chaplin Studios |
Honorigoj | New York Film Critics Circle Award for Best Actor • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Esperantaj ŝildoj en la filmo
redaktiEn la filmo oni povas vidi sur ŝildoj en la juda kvartalo esperantajn vortojn. Multaj el ili estas ŝanĝitaj por igi ilin aspekti pli polecaj aŭ pli germanecaj.
- Piedvestejok: Botisto
- Barber: Razn, Haru Tondadoz, Lipharoj Tondadoz
- Drinkumz
- Tabakbutiky: Cigaroj Cigarizoj
- Restoraciz
- Kafejo: Bierr, Kafü
- Papervendissn
- Ĉambroj
- Legomo & Fruktü Vendejü: Rapoj, Terpumoj
- Solej Fresaj Legomaj
- Vestajoj Malnovaj
Tiu fakto estis delonge uzita de esperantistoj kiel detalo de propagando por la Internacia Lingvo kaj pri la simpatio kiun ĝi vekas ĉe gravuloj kiaj Chaplin. Jam en 1949 la organizantoj de SAT Kongreso de Parizo invitis lin al la kongreso per letero sendita al lia adreso en Kalifornio.[1]
Notoj
redakti- ↑ "Se eventuale vi vojaĝus en Eŭropo je tia dato, kaj se vi komplezus ĉeesti almenaŭ parton de nia kongreso, la tuta kongresanaro estus tre dankema al vi. Se ne, ni tamen petas vian moralan helpon. Se vi akceptus per kelkaj vortoj aserti vian simpation al Esperanto kaj al nia kongreso, la nomo mondkonata de tiu kiu, en la filmo "La Diktatoro" uzis Esperanton, havigu al nia organizo grandiozan famon." Letero de 3-3-49 citita en Manuela Burghelea, L’espéranto, entre idéaux universels et pratiques culturelles locales. Les cas français, belge et brésilien. julio 2016, Master Erasmus [1] Arkivigite je 2021-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de januaro 2020.
Eksteraj ligiloj
redakti- esperantlingva artikolo de Jean Amouroux esperante
- Stanislavo Belov (2019-05-12) La Granda Diktatoro (The Great Dictator) – amuza naivaĵo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-14. Alirita 2019-05-14 . (recenzo pri la filmo)
- The Great Dictator en Interreta filma datumbazo (angle)