Thomas Eakins
Thomas Cowperthwaite Eakins [TOMas KAŬp'rzsvejt I:kinz] (naskiĝis la 25-an de julio 1844 en Filadelfio, Pensilvanio, mortis la 25-an de junio 1916) estis usona pentristo kaj skulptisto. Li estis ano de la Barbizona skolo (franca realisma skolo de arto, ĉirkaŭ 1830–1870).
Thomas Eakins | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Eakins, Thomas Cowperthwaite |
Naskiĝo | 25-an de julio 1844 en Filadelfio |
Morto | 25-an de junio 1916 (71-jaraĝa) en Filadelfio |
Tombo | The Woodlands (en) |
Lingvoj | franca • hispana • germana • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Pensilvania Akademio de Belarto Nacia Altlernejo de Belartoj |
Familio | |
Edz(in)o | Susan Macdowell Eakins (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo fotisto skulptisto artinstruisto |
Verkoj | Shatranj ke Khilari The Gross Clinic Swimming Max Schmitt en Boato Miss Amelia Van Buren |
TTT | |
Retejo | http://www.thomaseakins.org |
Eakins studis ĉe la Pennsylvania Academy of Fine Arts (La Pensilvania Akademio de Belartoj), kaj poste en Eŭropo 1866–1870, notinde kun Jean-Léon Gérôme en Parizo, Francio. En 1876 li revenis al la Pensilvania Akademio, kie li iĝis instruisto. Eakins estis pioniro de la uzo de fotografio kiel helpilo por komponado.
Kvankam lia nomo ne estas vaste konata, Eakins estas rigardata kiel unu el la plej bonaj realismaj pentristoj kaj portretistoj de sia tempo, kaj unu el la plej gravaj usonaj artistoj de iu ajn periodo.