Tierra

Filmo de Julio Médem (1996)

Tierra (Tero) estas hispana drama komedia filmo reĝisorita de Julio Médem kaj premierita en majo 1996.

Tierra
filmo
Originala titolo Tierra
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1996
Ĝenro drama filmo, amafera filmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Julio Medem
Scenaro Julio Medem
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Carmelo Gómez • Emma Suárez • Karra Elejalde • Silke • Nancho Novo • Pepe Viyuela • Vicente Haro
IMDb
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ángel konsideras sin mem duon-viro kaj duon-anĝelo, duonviva kaj duonmortinto, kaj kredas, ke lia konscio estas regata de voĉo kiu parolas al li el la kosmo. Li alvenas al komarko pro sia laboro kiel fumizisto, kaj nuligi la plagon de oniskoj kiu havigas al la vino guston je tero. Du tre diferencaj virinoj, el kiu unu juna, senhonta kaj fraŭla, dum la alia, timida kaj edzino, vekas siajn instinktojn tiel ke ĉiu respondas al la du aspektoj de lia kompleksa personeco: nome tiu arda kaj tiu romantika.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Carmelo Gómez (Ángel),
  • Emma Suárez (Ángela),
  • Silke (Mari),
  • Karra Elejalde (Patricio),
  • Nancho Novo (Alberto),
  • Juan José Suárez "Paquete" (Manuel),
  • Pepe Viyuela (paŝtisto),
  • Ricardo Amador (Charly),
  • Txema Blasco (Tomás).

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES