Tiszavasvári
Tiszavasvári [tisavaŝvAri] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Tiszavasvári, kies centro ĝi estas.
Tiszavasvári | |||
|
|||
Areo | 127 km² (12 700 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 12 840 | ||
Poŝtkodo | 4440 | ||
Telefona antaŭkodo | 42 | ||
Vikimedia Komunejo: Tiszavasvári | |||
Retpaĝo: tiszavasvari | |||
Situo
redaktiTiszavasvári situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo inter Nyíregyháza-Polgár, laŭ fervojo Debrecen-Tiszalök. Aŭtoŝoseo M3 estas proksime. Ĉe ĝia rando branĉiĝas la Okcidenta ĉefkanalo el la Orienta ĉefkanalo. Nyíregyháza troviĝas je 28 km-oj.
Historio
redaktiTiszavasvári estiĝis per unuiĝo de du najbaraj komunumoj (Büd (foje Tiszabüd) kaj Szentmihály). Ekde 1952 la oficiala nomo estas Tiszavasvári je honoro al Pál Vasvári, unu el la gvidantoj de la junrevoluciuloj de 1848. Tiszavasvári rericevis la urborangon en 1986.
La urbo famas en Hungario pri ties medikamenta fabriko, kie oni unuafoje produktis morfinon el papava kapsulo. En la urba ekonomio gravas la kemia fabriko (medikamentoj, plantokemiaĵoj), agrikulturo, tabako, plantoplibonigo de maizo.
Büdszentmihály
redaktiBüdszentmihály estas pli lasta nomo de Tiszavasvári. En 1941 2 vilaĝoj Szentmihály kaj Tiszabüd unuiĝis por esti urbo.
Büd
redaktiLa vilaĝo estis unuafoje menciita en 1216, senhomiĝis dum la turka periodo de Hungario 1599, resetlis meze de la 17-a jarcento (sub nomo Tiszabüd) kun armenaj komercistoj, grekkatolikaj karpat-ukrainoj kaj kalvinanaj hungaroj. Tie naskiĝis Pál Vasvári.
Szentmihály
redaktiSzentmihály estis fondita en la 1440-aj jaroj fare de András Báthori. Ĝi same senhomiĝis kiel Büd, estis ligita kun hajdukoj dufoje en la 1600-aj kaj 1700-aj jaroj. Ĝi ricevis la rajtojn de kampurbo kaj retenis tion ĝis 1848. Ĝi portas la nomon Büdszentmihály ekde 1906. La ekonomia florado de la komunumo komenciĝis en 1927, kiam János Kabay fondis la fabrikon Alkaloida Vegyészeti Gyár Rt., kie oni produktis per lia metodo morfinon el papava kapsulo.
Vidindaĵoj, vizitindaĵoj
redakti- klasikisma Kastelo de Tiszavasvári (1823–70)
- secesia Korniss-kastelo (fine de la 19-a jarcento)
- baroka grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Tiszavasvári) (1762)
- Kalvinana preĝejo (Tiszavasvári) (1789), konstruita sur mezepokaj partoj
- novgotika romkatolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Tiszavasvári) de 1912, la turo estas 35 m-ojn alta
- Vasvári Pál Múzeum (Muzeo Pál Vasvári, 1963), lokhistoria muzeo
- termobanejo
- naturprotekta areo ĉe lago Fehérszik
Famuloj
redaktiEn Bűdszentmihály naskiĝis grafoj Aurél Dessewffy (reĝa juĝisto) kaj Marcel Dessewffy.
Komunumoj pri Sankta Mikaelo en Hungara reĝlando
redaktiPro grandeco de la tabulo la ceterajn en Transilvanio vidu: Almásszentmihály!