Tivadar Tulassay
Tivadar Tulassay [tulaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tulassay Tivadar, estas hungara kuracisto, pediatro, profesoro, membro (korespondanta en 2001, ordinara en 2007) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estas Zsolt Tulassay same estas kuracisto kaj akademiano.
Tivadar Tulassay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1949 (75-jaraĝa) en Galanta |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis (1968–1974) |
Familio | |
Frat(in)o | Zsolt Tulassay |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Tivadar Tulassay [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1949 en Ĉeĥoslovakio en Galanta.
Biografio
redaktiTivadar Tulassay apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1968-1974. Post 4 jaroj li akiris fakdiplomon ankaŭ pri infankuracado, baldaŭe pri virinaj malsanoj. En la studjaro 1985 li plulernis en Humboldt-Universitato en Berlino. En 1992 li estis nomita katedrestro en la medicina universitato (post du jaroj li profesoriĝis). Li estis vicdekano inter 1990-1995, poste vicrektoro, fine rektoro en 2003. Li doktoriĝis en 1990 antaŭ la akademio. Li okupiĝas ekzemple pri la alta sangopremo. Li ricevis premiojn inter 1988-2010, inter ili aparte menciinda estas belga premio en 2002.
Verkaro (elekto)
redakti- Koraszülöttek patológiás veseműködése (1983)
- Renal Vascular Disease in the Newborn (1998)
- Increased mucosal expression of Toll-like receptor (TLR)2 and TLR4 in coeliac disease (2007)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- [2] Arkivigite je 2013-06-22 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- (la teksto estas legebla pli malsupre antaŭlaste) Arkivigite je 2012-08-20 per la retarkivo Wayback Machine hungare