Tom McCall
usona politikisto kaj ĵurnalisto
Tom McCall, naskonome Thomas Lawson McCall (n. la 22-an de marto 1913, m. la 8-an de januaro 1983), estis usona ŝtatisto, politikisto kaj ĵurnalisto en la usona subŝtato Oregono. Li funkciis kiel la trideka guberniestro de Oregono ekde 1967 ĝis 1975.
Tom McCall | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1913 en Scituate | ||||
Morto | 8-an de januaro 1983 (69-jaraĝa) en Portlando | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Prostata kancero vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oregono mezlernejo Redmond vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Henry McCall vd | ||||
Patrino | Dorothy Lawson McCall vd | ||||
Edz(in)o | Audrey McCall vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tom McCall estis progresema membro de la Respublikana Partio de Usono, kaj estis konata kiel fervora ekologiisto kaj defendanto de daŭripova evoluo. Interalie, li ankaŭ estis la Alta Protektanto[1] de la 57-a Universala Kongreso de Esperanto de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1972 en Portlando, Usono sub la temo "Monda turismo kaj lingva diverseco".