Tornyosnémeti
Tornyosnémeti (tornjoŝnEmeti) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Gönc. La nomo signifas: tura-germanejo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 14 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.5207/21.2554
- Alto super marnivelo: 161 m
- Loĝantaro: 600
- Poŝtkodo: 3877
- Telefonprefikso: 46
Situo
redaktiLa vilaĝo situas laŭ la slovaka landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Slovakio, Hernád preterfluas. Gönc troviĝas 7, Encs 9, Miskolc 63 km-ojn. Ĝis 2008 limpasejo funkciis tie. Kontraŭe troviĝas Seňa.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1220. La fondintoj estis germanoj. La vilaĝo ricevis la nunan nomon en 1746 por fari diferencon, inter komunumoj Németi nur tie estis preĝejturo. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova landlimo de Ĉeĥoslovakio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. Ekde 2009 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, poŝto, restoracio.
Vidindaĵoj
redaktiKomunumoj pri torony (= turo) (ankaŭ deklinacie) en Hungara reĝlando
redaktiBántornya | Csáktornya | Féltorony | Dunatorony | Simontornya | Tornya |
Tornyos | Tornyosnémeti | Tornyospálca | Torony | Toronya |