Tuberfabo
Tuberfabo (Pachyrhizus tuberosus) estas plantspecio el la genro de la Paĥirizo (Pachyrhizus). Kiuj origine venas en la norda Sudameriko. Ĝi estas kultivata pro la manĝeblaj tuberoj kaj la semoj en Sudameriko, Azio kaj Afriko.
tuberfabo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Pachyrhizus tuberosus (LAM.) SPRENG. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Priskribo
redaktiTuberfabo estas forta, multjara herba grimpplanto kun ĝis 7 m longaj tigoj. Ili estas kultivataj plej ofte kiel unujaraj plantoj, ĉar la tuta planto estas rikoltata pro la tuberoj. La planto formas amelhavaj radiktuberoj kiel subgrundaj rezervorganoj. La folioj konsistas el tri folietoj. La pinta folieto estas romboida, la du aliaj estas unusimetriaj. La folirando estas glata.
La grapolaj floraroj konsistas el triopaj floraroj. La sepaloj havas longecon de 1 cm, kiuj estas kovrataj de rustrobrunaj triĥomoj. La korolo estas blanka aŭ flava. La „ŝipeto“ estas preskaŭ strikta kaj nur malmulte fleksigita..
La guŝoj estas ĝis 20 cm longaj, apenaŭ 2 cm larĝaj havas trieĝan ĝis 3 mm longan bekon. La renvormaj semojestas relative grandaj kaj ruĝaj.
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- J. Francis Macbride: Pachyrrhizus. In: Flora of Peru, Fieldiana Botany, Band XIII, Teil III, Nummer 1, 1943. Seite 294.
- Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard & Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung : Kornleguminosen der Welt, Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998.: Joachim Alkämper: Informationen zur Andine Knollenbohne (Pachyrrhizus tuberosus). (deutsch)
- Vielseitige Informationen zur Art. Arkivigite je 2007-12-05 per la retarkivo Wayback Machine (deutsch)