Tudela de Duero [tuDEla deDŬEro] estas municipo en la centroriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco.

Tudela de Duero
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47320
Demografio
Loĝantaro 8 780  (2023) [+]
Loĝdenso 146 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 4° 35′ U (mapo)41.5846943-4.5802535Koordinatoj: 41° 35′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tudela de Duero (Provinco Valadolido)
Tudela de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Tudela de Duero
Tudela de Duero (Hispanio)
Tudela de Duero (Hispanio)
DEC
Situo de Tudela de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tudela de Duero [+]
vdr
Tudela de Duero en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Tudela de Duero en la meandro.
Pordego de la preĝejo.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Tudela de Duero kaj Herrera de Duero, okupas totalan areon de 60,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 8 648 loĝantojn.

Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male fakte ĝi akiris 4 600 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 16 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Renedo de Esgueva, Villabáñez, Aldeamayor de San Martín, La Parrilla, Traspinedo kaj La Cistérniga.

Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj la loĝloko kuŝas fakte sur meandro de la rivero Doŭro.

Je 6 km estas la kvartalo aŭ submunicipo Herrera de Duero.

Historio

redakti

Estas restaĵoj antaŭromiaj kaj ĉefe romiaj. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Dum la epoko de Alfonso la 10-a oni konstruis la muregojn de Tudela.

Je 3 km en la 10-a jarcento estis establita benediktana Priorejo de Sankta Maria de Doŭro.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo la lokanoj kun la angloj detruis la mezepokan ponton por eviti la movadon de la francaj trupoj.

En 1895 la fervojo akcelis la ekonomion de la loko; en 1985 oni fermis la fervojan stacion.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj asparagoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado.

Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento, la Priorejo de Sankta Maria de Doŭro, la restaĵoj de la murego, blazondomoj, la ponton kaj la ermitejoj.

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES
admin 1