UK 1957
La 42-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1957 en Marsejlo, Francio, el la 3-a de aŭgusto ĝis la 10-a de aŭgusto. Estis 1468 partoprenantoj.[1] La protektanto de la honora komitato estis s-ro René Coty, prezidanto de la Franca Respubliko. Honoré Bourdelon estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.
UK 1957 | ||
---|---|---|
Loko | Marsejlo, Francio | |
Ekde | 3-a de aŭgusto 1957 | |
Ĝis | 10-a de aŭgusto 1957 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Prelegoj
redaktiGrava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Du prelegoj temis pri la kongresa lando, nome Francujo. Honoré Bourdelon prelegis pri "Houmanille, Mistral, Aubanel, tri fondintoj de L'Félibrige" kaj Coletta Llech-Walter pri "La Ekzistencialismaj "herooj" en la verkaro de Sartre".[2]
Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, akompanata en la kongresa libro de resumo kaj indekso de la naŭ antaŭaj kongresoj, nome de la prelegintoj kaj la temoj. En Marsejlo prelegis Ivo Lapenna (La suvereneco kaj la federacia principo), Hugo Sirk (La uzo de radiokarbono por la determino de la ago de organikaĵoj), William Auld (Anglalingva poezio de la 20-a jarcento), Marjorie Boulton (Enkonduko en la internacian semantikon), C. Stop-Bowitz (La parenceco inter vertebruloj) kaj Giorgio Canuto (Tio, kio postrestas el la teorioj de Cesare Lombroso).[3]
Programoj
redaktiKrom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris la programojn de la 13-a Internacia Junular-Kunveno (de TEJO) el la 27a de julio ĝis la 2a de aŭgusto ĉirkaŭ Avinjono, de la 27-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Lyon el la 30a de julio ĝis la 2a de aŭgusto, de la 2-a Internacia Infana Kongreseto el la 3a de aŭgusto ĝis la 9a de aŭgusto en Marsejlo mem.[4]
Krom la prelegoserioj, okazis kunsidoj pri "Esperanto en la edukado" kaj "Esperanto en komerco kaj turismo" (lunde la 5-a), pri "La internacia lingvo en scienco kaj tekniko" (marde la 6-a), kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.
Distra programo
redaktiLa teatra vespero okazis la vendredon la 9-an en kiu la Internacia Arta Teatro prezentis la pecon Pri la malutilo de la tabako de Anton Ĉeĥov en kiu rolis Srdjan Flego kiel antaŭaĵo de la prezento de la komedio "Georgo Dandin" de Moliére fare de la Esperantista Teatra Trupo de Barcelono zorge kaj lude de Francesc Vilà.
Ekskursoj okazis ĵaŭde la 8-an al Provenco, al la Mediteraneo, al montoj kaj al fabrikejo de Nestlé.
Notoj
redakti- ↑ Laŭ la "Kongresa Libro" estis 991 aliĝintoj, sed laŭ ekzemplero stampita de Barcelona Esperanto Centro estas manskribita nomo kaj adreso de la kongresano numero 1460.
- ↑ "42-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1957, paĝo 46.
- ↑ "42-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1957, paĝoj 47-58.
- ↑ "42-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1957, paĝoj 60-64.
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Vieno 1936 • Varsovio 1937 • Londono 1938 • Berno 1939 | ||
DUA MONDMILITO | ||
Berno 1947 • Malmö 1948 • Bornemouth 1949 • Parizo 1950 | ||
Munkeno 1951 • Oslo 1952 • Zagreb 1953 • Haarlem 1954 • Bologna 1955 | ||
Kopenhago 1956 • Marsejlo 1957 • Mainz 1958 • Varsovio 1959 • Bruselo 1960 | ||
Harrogate 1961 • Kopenhago 1962 • Sofio 1963 • Hago 1964 • Tokio 1965 | ||
Budapeŝto 1966 • Roterdamo 1967 • Madrido 1968 • Helsinki 1969 • Vieno 1970 |