Universitato de Kansaso
La Universitato de Kansaso, (angle University of Kansas), estas publika universitato situanta en kvin diversaj kampusoj el kiuj la ĉefa en Lawrence, en la usona ŝtato de Kansaso. Estas ĉirkaŭ 25,000 studentoj en diversgradaj programoj. Ĝi estis fondita en 1866.
Strukturo kaj organizo
redaktiLa universitato inkluzivas plurajn kampusojn tra Kansas kaj Misurio. La ĉefa kampuso situas en Lawrence kaj kovras ĉirkaŭ 4 kvadratajn kilometrojn. Pliaj kampusoj situas en Kansasurbo (Misurio), Wichita, Salina kaj Overland Park.
Kolegioj kaj lernejoj
redaktiLa sekvaj lernejoj kaj centroj funkcias en la universitato:
- lernejo de Juro (1878)
- lernejo de Inĝenieristiko (1891)
- lernejo de Medicino (1905)
- la Medicina Centro (1920)
- lernejo de Komercadministracio (1924)
- lernejo de Arkitekturo, Dezajno kaj Planado (1912, 1969)
- kolegio de Liberala Arto kaj Sciencoj
- lernejo de Edukado kaj Homaj Sciencoj
- la William Allen White lernejo de Ĵurnalismo kaj Amaskomunikado
- lernejo de Sanaj Profesioj
- lernejo de muziko
- lernejo de Flegado
- lernejo de Apoteko
- lernejo de Profesiaj Studoj
- lernejo de Apoteko
- lernejo de Publikaj Aferoj kaj Administracio
- lernejo de Socia Bonfarto
- lernejo de Arto
Sportoj
redaktiLa sportprogramoj de la universitato venkis en 14 NCAA- ĉampionecoj. La plej sukcesa programo estas vira basketbalo kie la teamo venkis en ses ĉampionecoj (1922, 1923, 1952, 1988, 2008, 2022). La unua trejnisto de la teamo estis la inventinto de la basketbalo James Naismith.
Elektitaj studentoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- [www.kuathletics.com Oficiala retejo por atletiko]