Universitato de Misurio
La Universitato de Misurio (angle University of Missouri; ankaŭ konata kiel angle State University of Missouri akronime : MU ; mallongigite: Mizzou aŭ Misurio) estas publika universitato en Misurio en Usono. La ĉefkampuso de la universitato situas en Columbia, Misurio ekde sia fondo. La universitato estis fondita en 1839 kaj estas la plej granda en Misurio, kun pli ol 31,401 studentoj en 2021. Kiam ĝi estis establita en 1839, ĝi estis la unua universitato situanta okcidente de la Misisipo. La universitato havas tri aliajn kampusojn ĉie en Misurio: en Rolla, en Kansasurbo kaj en Sankta Luiso. La universitato estas membro de la Asocio de Amerikaj Universitatoj [1].
Universitato de Misurio | ||
---|---|---|
publika esplorada universitato land-grant university (en) publika eduka institucio en Usono | ||
moto | Salus populi suprema lex esto (La bonfarto de la homoj | |
Informoj | ||
fondodato | 1839 | |
Situo | ||
Geografia situo | 38° 56′ 43″ N, 92° 19′ 44″ U (mapo)38.9453-92.3288Koordinatoj: 38° 56′ 43″ N, 92° 19′ 44″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | 105 Jesse Hall, Columbia, MO, 65211 | |
poŝtkodo | 65211 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 32 777 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
| ||
La esplorcentro de nukleaj reaktoroj ĉe la universitato estas la plej potenca tiaspeca en la mondo [2]. La Universitato de Misurio estas unu el ses publikaj universitatoj en Usono, kiu havas lernejon de medicino, veterinara medicino, inĝenieristiko, agrikulturo kaj juro, ĉiuj el kiuj situas ene de unu kampuso. lernejo de Publikaj Aferoj de la Universitato estas nomita laŭ la 33-a Prezidanto de Usono, Harry Truman, kiu venis de Misurio.
Kolegioj kaj lernejoj
redakti- kolegio por Diplomiĝintoj (1839)
- kolegio de Arto kaj Sciencoj (1841)
- kolegio de Inĝenieristiko (1859)
- kolegio de Eduko (1867)
- kolegio de Agrikulturo, Manĝaĵo kaj Naturresursoj (1870)
- kolegio de Juro (1872)
- kolegio de Medicino (1872)
- kolegio de Ĵurnalismo (1908)
- kolegio de Komercadministracio (1914)
- lernejo de Muziko (1917)
- Sinclair lernejo de Flegado (1920)
- kolegio de Veterinara Medicino (1946)
- lernejo de Socia Laborado (1948)
- kolegio por Plejboneco (1958)
- kolegio de Homaj Medisciencoj (1960)
- lernejo de Kontado (1975)
- lernejo de Naturresursoj (1989)
- lernejo de Informaj Sciencoj kaj Lernado-Teknologioj (1997)
- lernejo de Sanaj Profesioj (2000)
- Truman lernejo de Publikaj Aferoj (2001)
- lernejo de Vidaj Studoj (2018)
Referencoj
redakti- ↑ University of Missouri (en-US). Alirita 2022-12-05 .
- ↑ MURR—The world's most powerful university research reactor. Highbeam Research Inc.. Alirita November 19, 2009 .
Literaturo
redakti- Stephens, Frank Fletcher. (1962) A History of the University of Missouri. Columbia, Missouri: University of Missouri Press. ISBN 9781258386566.
- Olsen, James and Vera. (1988) The University of Missouri An Illustrated History. Columbia, Missouri: University of Missouri Press. ISBN 9780826206787.
- Viles, Jonas The University of Missouri, 1839–1939, E.W. Stephens Publishing Company
- Budds, Michael. (2018) 100 Years of Music-Making at Mizzou. Columbia, Missouri: University of Missouri School of Music. ISBN 9780692987322.
- Ellis, Elmer. (1989) My Road to Emeritus. Columbia, Missouri: State Historical Society of Missouri. ISBN 0962289116.
- Quarles, James Thomas. (1924) University of Missouri Songs, 1‑a eldono, Columbia, Missouri: Curators of the University of Missouri. OCLC 19229550.