Universitato de Nanto
La Universitato Nantes (france Nantes Université) estas publika universitato trovita en Nanto. Krom la pluraj universitatejoj disigita en la urbo, estas du satelitaj universitatejoj trovitaj en Sankt-Nazaire kaj La Roche-sur-Yon.
Ĝi estis fondita en sia nuna formo en 1961 kaj havas sian originon en la Duka Universitato de Bretonio, fondita en Nanto en 1460 fare de duko Francisko la 2-a de Bretonio per buleo de Pio la 2-a.
La universitato estis formita pere de fuzio de la Université de Nantes, la universitata hospitalo CHU de Nantes, la esplorinstituto IRT Jules Verne, la esplorcentro Institut national de la santé et de la recherche médicale (Inserm) kaj la altlernejoj Centrale Nantes, École des Beaux-Arts Nantes Saint-Nazaire kaj École d'Architecture de Nantes.
Sur nacia nivelo kaj koncerne profesian integriĝon post diplomiĝo, la Universitato de Nanto oscilas inter 3-a kaj 40-a loko el 69 universitatoj depende de la kampo de studo. Nuntempe, la universitato havas proksimume 34,500 studentojn. Pli ol 10% el ili estas internaciaj studentoj el 110 landoj.
Famaj eks-studentoj inkludas iaman ĉefministron Jean-Marc Ayrault, iaman Agrikulturministron Stéphane Le Foll, kaj Unuiĝintajn Naciojn oficialulon Clément Nyaletsossi Voule.
La universitato estas rangita inter 401-500a en la Times Higher Education je 2016 [1].
Organizo
redakti- fakultato de Medicino
- fakultato de Farmacio
- fakultato de Dentokuracado
- fakultato de Psikologio
- fakultato de Scienco kaj Teknologio
- fakultato de Leĝo kaj Politika Scienco
- departemento de Historio, Arta Historio kaj Arkeologio
- departemento de Homecoj kaj Lingvoj
- departemento de Lingvoj - Internacia Lingva Centro (CIL)
- departemento de Sociologio
- departemento de Scienco kaj Teknologio de Fizikaj Aktivecoj kaj Sporta (STAPS)
- instituto de Geografio kaj Regiona Planado de Université de Nantes (IGARUN)
- instituto de Ekonomiko kaj Administrado - instituto de Komerca Administra (IEMN-IBE)
- Instituto por Esploro kaj Edukado en la franca kiel Fremda Lingvo (IRFFLE)
- instituto de Instruisto Trejnado (ÉSPÉ)
- instituto de Preparo por Ĝenerala Administrado (IPAG)
- Observatorio de Tero kaj Planeda Scienco (OSUNA)
- instituto de Teknologio de Nantes
- instituto de Teknologio de La Roche-sur-Yon
- instituto de Teknologio de Sankta-Nazaire
- Lernejo de Inĝenierio - École Polytechnique de Nantes
Referencoj
redakti- ↑ Times Higher Education (30 September 2015). Alirita January 19, 2016 .