Usona variaĵo de la angla lingvo
Amerika angla (American English, mallonge AE aŭ AmE) resp. Usona variaĵo de la angla lingvo estas la formo de la angla lingvo, kiu estas parolata en Usono. Kune kun la Kanada angla lingvo ĝi formas la grupigon de la nordamerikaj anglaj dialektoj. Amerika angla estas la angla de la angle parolanta majoritato de preskaŭ 300 milionoj de denaskuloj.
Diferenco al la brita angla
redaktiAmerika angla diferencas de brita angla lingvo ĉefe en la prononco kaj en la vortotrezoro, en kelkaj kazoj ankaŭ en la gramatiko, la ortografio kaj la interpunkcio. Tio tamen ne malhelpas, tiel longe ne estas forta dialekto, la reciprokan komprenon.
Ortografio
redaktiEkde la ortografia reformo de Noah Webster en 1806 multaj vortoj, kiuj en brita ortografio finiĝas per -re, en Usono estas skribataj per -er, ekz. centre/center, meagre/meager ktp. La brita -our respondas al la amerika -or en vortoj kiel colour/color kaj favour/favor. En kelkaj vortoj la brita -ce respondas al la amerika -se, ekz. licence/license kaj defence/defense, sed kie usonanoj practice uzas kaj por la substantivo kaj por la verbo , britoj skribas practice por la substantivo kaj practise por la verbo. La verba sufikso -ize (ekz. organize, colonize) povas esti skribata en la brita, sed ne en la amerika, ankaŭ -ise.[1] Kelkfoje la amerika preferas pli mallongajn kaj simpligitajn skribmanierojn, kiel ekz. plow por la brita plough, program por la brita programme, catalog por la brita catalogue kaj dialog por la brita dialogue. Ĉi tiuj kazoj estiĝis per tio, ke interalie Noah Webster provis „ĝermanigi“ la anglan lingvon denove, do li volis redukti la francan influon.
Vortotrezoro
redaktiKelkaj vortoj de la brita angla tute ne ekzistas en la amerika vortotrezoro aŭ havas alian signifon, kiel ekzemple la lifto, kiu en Usono nomiĝas elevator, sed en Unuiĝinta Reĝlando male lift. Pliaj ekzemploj por tipe amerikaj terminoj estas interalie candy, truck kaj cookie, je kies loko Britoj prefere uzas sweets, lorry aŭ biscuit. Grandaj diferencoj estas pro sia plia alta dinamiko inter brita kaj amerika slangoj.
Uzado kaj disvastiĝo
redaktiLa signifo kaj la uzado de la amerika angla kreskas en la nuntempo ĉiam pli, kio rezultas el la pli granda mondvasta disvastiĝo de la lingvo per amerikaj televidaj sendostacioj, amerikaj televidaj serioj kaj kinofilmoj.
Nelaste per la interreto alvenas ĉi tiuj vortoj ĉiam pli en la loĝantaro, ankaŭ en ŝtatoj kiel Hindio kaj Pakistano, kiuj estis iamaj britaj kolonioj.
La evoluo de la amerika angla estas ofte rigardata, simile kiel la estiĝo de la franca aŭ itala, kiuj evoluis el la Latina, kiel pluevoluigo de la lingvo de la devenlando. Efektive la diferencoj inter la du normaj variaĵoj, la brita angla kaj la amerika angla, estas relative malgrandaj. Ekzistas la tendenco al konverĝo de la du normaj variaĵoj de la angla, simile al la lokaj dialektoj de la germana.
Prononco de la amerika angla
redaktiLa plej multaj variaĵoj de la amerika angla montras kiel la skota, irlanda kaj kanada angla rotikan akĉenton, kontraŭe al la akĉentoj de Anglio, Kimrio, Aŭstralio, Novzelando kaj Sud-Afriko, kiuj estas nerotikaj. Kelkaj regionaj akĉentoj de la Amerika estas tamen nerotikaj, kiel ekz. la akĉentoj de Nov-Anglio, Novjorko kaj partoj de la sudaj ŝtatoj de Usono. Unu el la plej frapaj trajtoj estas la tiel nomata Flapping: en la amerika angla, kie t inter du vokaloj estas prononcata kiel [ɾ], ekz. en pretty [pɹɪɾi].
La sekvaj priskriboj rilatas al la kiel General American nomitaj variaĵoj de la amerika angla, kiuj kutime estas traktataj kiel pendanto al la brita Received Pronunciation.
IPA-transskribo | speco | Ekzemploj | ||
---|---|---|---|---|
[p] | senvoĉa bilabiala plozivo | pin [pɪn] | happy [ˈhæpi] | tip [tɪp] |
[t] | senvoĉa alveolara plozivo | tin [tɪn] | melted [ˈmɛltəd] | pit [pɪt] |
[k] | senvoĉa velara plozivo | kin [kɪn] | bacon [ˈbekən] | pick [pɪk] |
[b] | voĉa bilabiala plozivo | boy [bɔɪ] | rabbit [ˈɹæbət] | rib [ɹɪb] |
[d] | voĉa alveolara plozivo | dog [dɔg] | spider [ˈspaɪdɚ] | rid [ɹɪd] |
[g] | voĉa velara plozivo | girl [gɝl] | tiger [ˈtaɪgɚ] | rig [ɹɪg] |
IPA-transskribo | speco | ekzemploj | ||
---|---|---|---|---|
[tʃ] | senvoĉa palatoalveolara afrikato | child [tʃaɪld] | nature [ˈnetʃɚ] | teach [titʃ] |
[dʒ] | voĉa palatoalveolara afrikato | joy [dʒɔɪ] | soldier [ˈsoldʒɚ] | bridge [bɹɪdʒ] |
IPA-transskribo | speco | ekzemploj | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
[f] | senvoĉa labiodentala frikativo | fit [fɪt] | gopher [ˈgofɚ] | rough [ɹʌf] | |||
[θ] | senvoĉa dentala frikativo | thin [θɪn] | ether [ˈiθɚ] | mouth [maʊθ] | |||
[s] | senvoĉa alveolara frikativo | sit [sɪt] | tassel [ˈtæsl̩] | kiss [kɪs] | |||
[ʃ] | senvoĉa palatoalveolara frikativo | ship [ʃɪp] | issue [ˈɪʃu] | rash [ɹæʃ] | |||
[v] | voĉa labiodentala frikativo | van [væn] | gavel [ˈgævl̩] | have [hæv] | |||
[ð] | voĉa dentala frikativo | these [ðiz] | either [ˈiðɚ] | bathe [beð] | |||
[z] | voĉa alveolara frikativo | zip [zɪp] | hazel [ˈhezl̩] | was [wəz] | |||
[ʒ] | voĉa palatoalveolara frikativo | genre [ˈʒɑnɹə] | azure [ˈæʒɚ] | beige beʒ] | |||
[h] | senvoĉa glotala frikativo | hit [hɪt] | ahead [əˈhɛd] |
IPA-transskribo | speco | ekzemploj | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
[m] | bilabiala nazalo | medium [ˈmidiəm] | hammer [ˈhæmɚ] | ||||
[n] | alveolara nazalo | nation [ˈneʃən] | funny [ˈfʌni] | ||||
[ŋ] | velara nazalo | singer [ˈsɪŋɚ] | finger [ˈfɪŋgɚ] | think [θɪŋk] |
- [n] povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. button [ˈbʌtn̩].
IPA-transskribo | speco | ekzemploj | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
[l] | alveolara lateralo | legal [ˈligl̩] | silly [ˈsɪli] | ||||
[ɾ] | alveolara frapeto | atom [ˈæɾəm] | better [ˈbɛɾɚ] | ||||
[ɹ] | alveolara centra aproksimanto | run [ɹʌn] | merry [ˈmɛɹi] | ||||
[j] | palatala duonvokalo | yet [jɛt] | beyond [biˈɑnd] | few [fju] | |||
[w] | labiovelara duonvokalo | win [wɪn] | swim [swɪm] | away [əˈwe] |
- [l] povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. pickle [ˈpɪkl̩].
- [ɾ] ekzistas kiel varianto de [t] antaŭ neakcentata vokalo.
- [ɹ] estas skribata kiel silaba kerno plej ofte [ɝ] kaj [ɚ], vidu R-kolorajn vokalojn malsupre.
- Ĉe minoritato de amerikaj parolantoj estas prononcata wh- ankoraŭ kiel [hw], ekz. white [hwaɪt]. Esceptoj estas vortoj kiel who [hu] kaj whole [hol]. Alie wh- estas prononcata, kiel ankaŭ en la brita angla, kiel [w], tiel ke whine kaj wine estas prononcataj idente kiel [waɪn].
Nestreĉitaj
redaktiEn akcentataj unusilabaj vortoj devas stari nestreĉitaj vokaloj antaŭ konsonanto, ekz. bit [bɪt], cap [kæp]. *[bɪ] aŭ *[kæ] ne estas eblaj vortoj de la amerika angla.
IPA-transskribo | speco | ekzemploj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
[ɪ] | alta antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (akcentata aŭ neakcentata) | bit [bɪt] | busy [ˈbɪzi] | women [ˈwɪmən] | panic [ˈpænɪk] | swimming [ˈswɪmɪŋ] | ||||||||||
[ɛ] | meza antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) | bet [bɛt] | said [sɛd] | any [ɛni] | ||||||||||||
[æ] | mezmalalta antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) | bat [bæt] | man [mæn] | drank [dɹæŋk] | ||||||||||||
[ʊ] | alta malantaŭa rondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) | put [pʊt] | book [bʊk] | woman [ˈwʊmən] | ||||||||||||
[ə] | meza centra nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam neakcentata) | idea [aɪˈdiə] | several [ˈsɛvɹəl] | Christmas [ˈkɹɪsməs] | ||||||||||||
[ʌ] | meza centramalantaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) | but [bʌt] | cover [ˈkʌvɚ] | enough [əˈnʌf] | ||||||||||||
[ɑ] | malalta centramalantaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata) | pot [pɑt] | father [ˈfɑðɚ] | calm [kɑ(l)m] |
Streĉitaj vokaloj kaj diftongoj
redaktiIPA-transskribo | speco | ekzemploj | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
[i] | alta antaŭa nerondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata) | beat [bit] | people [ˈpipl̩] | city [ˈsɪɾi] | |||||||||
[e] | meza antaŭa nerondigita streĉita vokalo (ĉiam akcentata) | bait [bet] | break [bɹek] | ||||||||||
[ɔ] | malalta malantaŭa rondigita streĉita vokalo (ĉiam akcentata) | bought [bɔt] | broad [brɔd] | talk [tɔk] | |||||||||
[o] | meza malantaŭa rondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata) | boat [bot] | sew [so] | shadow [ˈʃædo] | |||||||||
[u] | alta malantaŭa rondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata) | boot [but] | beauty [ˈbjuɾi] | Hindu [ˈhɪndu] | venue [ˈvɛnju] | ||||||||
[aɪ] | de malalta antaŭa al mezalta antaŭa pozicio glitanta nerondigita diftongo (akcentata kaj neakcentata) | bite [baɪt] | idea [aɪˈdiə] | ||||||||||
[aʊ] | de malalta antaŭ nerondigita al mezalta malantaŭa rondigita pozicio glitanta diftongo (ĉiam akcentata) | pout [paʊt] | plow [plaʊ] | ||||||||||
[ɔɪ] | de mezmalalta malantaŭa rondigita al mezalta antaŭa nerondigita pozicio glitanta diftongo (ĉiam akcentata) | point [pɔɪnt] | boy [bɔɪ] | boil [bɔɪl] |
- [e] estas ofte diftonge prononcata [eɪ], aparte en malfermaj silaboj: day [deɪ]
- Pri [ɔ]: Normale respondas al la brita [ɒ] la amerika angla [ɑ], kiel ekz. en lot [lɑt], John [dʒɑn] ktp. Sed en kelkaj vortoj kiel cloth, lost, off, gone, dog, long, chocolate ktp. la amerika angla havas streĉitan [ɔ], kie la brita angla havas nestreĉitan [ɒ]: [klɔθ, lɔst, ɔf, gɔn, dɔg, lɔŋ, tʃɔklət]. Ĉe multaj vortoj regas malunueco inter amerikaj parolantoj, ekz. la vorto on estas prononcata en la nordo (Nov-Jorkio, Konektikuto, Nov-Ĵerzejo) [ɑn], en la sudo (Virginio, Norda kaj Suda Karolino) kontraŭe [ɔn].
- Ĉirkaŭ 40 % de amerikaj parolantoj ne konas distingon inter [ɑ] kaj [ɔ]. Ĉe ili ambaŭ paroj kiel cot/caught, Don/Dawn estas idente prononcataj: depende de la regiono aŭ kiel [kɑt, dɑn] aŭ kiel [kɔt, dɔn].
- [o] estas prononcata ofte diftonge [oʊ], aparte en malfermaj silaboj: dough [doʊ].
- pri [u]: en la amerika angla ne ekzistas ofte [j] inter [d, t, n] kaj [u]: tune [tun], duty [ˈduɾi], new [nu].
R-koloraj vokaloj
redaktiIPA-transskribo | speco | ekzemploj | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
[ɝ] | akcentata silaba kontraŭo al [ɹ] | bird [bɝd] | hurry [ˈhɝi] | furry [ˈfɝi] | |||
[ɚ] | neakcentata silaba kontraŭo al [ɹ] | better [ˈbɛɾɚ] | further [ˈfɝðɚ] | perverse [pɚˈvɝs] | |||
[ɪɹ] | komenco inter [ɪ] kaj [i], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabe | beard [bɪɹd] | spirit [ˈspɪɹɪt] | ||||
[ɛɹ] | komenco kiel [ɛ], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabe | scarce [skɛɹs] | very [ˈvɛɹi] | ||||
[ɑɹ] | komenco kiel [ɑ], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabe | bard [bɑɹd] | starry [stɑɹi] | tomorrow [təˈmɑɹo] | |||
[ɔɹ] | komenco inter [ɔ] kaj [o], fino kiel [ɹ], sed ĉio unusilabe | board [bɔɹd] | horse [hɔɹs] | forest [ˈfɔɹəst] | |||
[ʊɹ] | komenco inter [ʊ] kaj [u], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabe | poor [pʊɹ] | tourist [tʊɹɪst] | ||||
[aɪɹ] aŭ [aɪɚ] | komenco kiel [aɪ], fino kiel [ɚ] | fire [faɪɹ] aŭ [faɪɚ] | higher [haɪɹ] oder [haɪɚ] | ||||
[aʊɹ] aŭ [aʊɚ] | komenco kiel [aʊ], fino kiel [ɚ] | sour [saʊɹ] aŭ [saʊɚ] | power [paʊɹ] oder [paʊɚ] |
- [ɪɹ] ne estu miksata kun dusilaba [iɚ] (ekz. freer [ˈfɹiɚ]).
- La en la brita kaj regione en la amerika angla disvastiĝinta distingo de Mary, merry kaj marry ne estas en la norma amerika angla: Ĉiuj tri estas same prononcataj kiel [ˈmɛɹi].
- [ɛɹ] ne estas miksata kun dusilaba [eɚ] (ekz. player [ˈpleɚ]).
- [ɔɹ] ne estas miksata kun dusilaba [oɚ] (z. B. rower [ɹoɚ]).
- [ʊɹ] ne estas miksata kun dusilaba [uɚ] (z. B. truer [tɹuɚ]).
- Ĉe multaj usonanoj [ʊɹ] fariĝas [ɝ], aparte post palataj sonoj: sure [ʃɝ], fury [ˈfjɝi], Europe [ˈjɝəp].
- Estas neklare, ĉu la grupoj [aɪɹ]/[aɪɚ] kaj [aʊɹ]/[aʊɚ] estas traktataj kiel unu- aŭ dusilabaj.
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2014-02-13 .
Literaturo
redakti- John Algeo: The Cambridge History of the English Language VI: English in North America. Cambridge University Press, Cambridge 2001. ISBN 0-521-26479-0.
- John Algeo: British or American English?: A Handbook of Word and Grammar Patterns. Cambridge University Press, Cambridge 2006. ISBN 978-0-521-37993-9.
- Julie S. Amberg, Deborah J. Vause: American English: History, Structure, and Usage. Cambridge University Press, Cambridge 2009. ISBN 978-0-521-61788-8.
- Richard W. Bailey: Speaking American: A History of English in the United States. Oxford University Press, 2012. ISBN 978-0-195-17934-7.
- Edward Finegan, John R. Rickford: Language in the USA: Themes for the Twenty-first Century. Cambridge University Press, Cambridge 2004. ISBN 978-0-521-77747-6.
- Timothy C. Frazer: Heartland English: Variation and Transition in the American Midwest. University Alabama Press 2005. ISBN 0-8173-5244-9.
- William Labov, Sharon Ash, Charles Boberg: The Atlas of North American English: Phonetics, Phonology and Sound Change. Mouton de Gruyter, 2005. ISBN 978-3-11-016746-7.
- Thomas E. Murray, Beth Lee Simon: Language Variation and Change in the American Midland: A New Look at 'Heartland' English. John Benjamins Publ. Co., 2006. ISBN 978-90-272-4896-1.
- Günter Rohdenburg, Julia Schlüter: One Language, Two Grammars?: Differences between British and American English. Cambridge University Press, Cambridge 2010. ISBN 0-521-18396-0.
- Walt Wolfram, Ben Ward: American Voices – How Dialects Differ from Coast to Coast. Wiley-Blackwell 2005. ISBN 978-1-4051-2109-5.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Phonologischer Atlas Nordamerikas angle
- H. L. Mencken: The American Language (1921); Digitalisat de bartleby.com
- La usona Linguistic Atlas Project Arkivigite je 2013-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- BYU Corpus of American English, 360+ million words, 1990-2007, Brigham Young University
- American English Dialect Recordings, The Center for Applied Linguistics Collection ĉe la Library of Congress
- American Languages: Our Nation's Many Voices, University of Wisconsin Digital Collections