Utreĥto (urbo)
Utreĥto (nederlande Utrecht, pron. [ütreĥt], urbutreĥte Utreg aŭ Utereg) estas la ĉefurbo de la provinco Utreĥto kaj la kvara plej granda urbo de Nederlando.
- Loĝantaro: 301 632 (31-a de majo 2009, fonto: CBS)
Utreĥto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
nederlanda municipo (1812–) biciklada urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3450–3455 • 3546 • 3500–3585 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 359 370 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 618 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 5′ N, 5° 7′ O (mapo)52.0908333333335.1216666666667Koordinatoj: 52° 5′ N, 5° 7′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 99,32 km² (9 932 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Utrecht (city) [+] | |||||
Utreĥto estas unu el la urboj de la regiono Randstad. Ĝi situas en centra loko de la lando kaj estas nodo de (fer-)vojoj kaj kanaloj kaj pro tio grava urbo por foiroj kaj konferencoj.
La urbo enhavas la plej grandan universitaton de Nederlando kaj la ĉefoficejon de la Nederlandaj Fervojoj (Nederlandse Spoorwegen). Ankaŭ troviĝas tie la plej grava konferencejo de la lando, nomita "Jaarbeurs Utrecht".
Utreĥto estas la sidejo de la roma katolika ĉefepiskopo de Nederlando.
Ĝi estas unu de la plej antikvaj urboj de Nederlando kun grava historia centro. Pro la turo Domtoren ("katedrala turo"), simbolo de la urbo, 112,32 metrojn alta, do la plej alta preĝejo-turo de Nederlando, la urbo estas ankaŭ nomata Domstad aŭ "katedrala urbo".
Historio
redaktiLa sodomiaj procesoj de Utreĥto estis granda serio de persekutoj de samseksemuloj inter 1730 kaj 1731 en la urbo Utreĥto. En tiu urbo okazis pli ol kvardek persekutoj.
Notindaj homoj de Utreĥto
redakti- Frederiko de Utreĥto (ĉ. 790-838)
- Adriano la 6-a (1459–1523) – papo de la katolika eklezio
- Johannes Ruysch (1460–1533) - esploristo, kartografo, astronomo, ilustraciisto de manuskriptoj kaj pentristo
- C.H.D. Buys Ballot (1817–1890) – meteorologo (Leĝoj de Buys-Ballot)
- Theo van Doesburg (1883–1931) – pentristo, artisto (movado "De Stijl")
- Gerrit Rietveld (1888–1964) – dezajnisto, arĥitekto (movado "De Stijl")
- Karel Doorman (1889–1942) – Admiralo (Batalo de la Java maro)
- Dick Bruna (1927 - 2017) – verkisto, ilustristo (kunikleto "Miffy")
- Louis Andriessen (1939) – komponisto
- Sylvia Kristel (1952-2012) - modelo, aktorino
- Marco van Basten (1964) – futbalisto
Esperanto en Utreĥto
redaktiEn Utreĥto Cornelis Jacob Baart de la Faille kaj siaj kunuloj fondis Esperanto-grupon en 1903. Ĝi gastigis la kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1968.
Estas Zamenhofdreef (aleo de Zamenhof) en la urbo kun statuo.
Esperantistoj de Utreĥto
redakti- Jan Th. de Goeij
- Douwe Beerda (eksprezidanto de Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ))
- Robert von dem Borne (eksprezidento de NEJ)
- Daniel Svejda
- Saskia Idzerda (eksprezidento de NEJ)
Vidu ankaŭ
redaktiProvinco Utreĥto | |
---|---|
Amersforto | Baarn | Bunnik | Bunschoten | De Bilt | De Ronde Venen | Eemnes | Houten | IJsselstein | Leusden | Lopik | Montfoort | Nieuwegein | Oudewater | Renswoude | Rhenen | Soest | Stichtse Vecht | Utrechtse Heuvelrug | Utreĥto | Veenendaal | Vijfheerenlanden | Wijk bij Duurstede | Woerden | Woudenberg | Zeist | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |