Vítkovice (Ostrava)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vítkovice |
Vítkovice estas eksa urbo en Ĉeĥio, en la jaro 1924 alligita al Moravia Ostrava, de la 24-a de novembro 1990 ĝi estas urba parto de la statuta urbo Ostrava. Vivas ĉi tie 7 653 loĝantoj (2021). Vítkovice havas areon 648,2 ha, situanta sur la maldekstra bordo de rivero Ostravice oriente de la moravia parto de la urbo. La urba parto ensumigas la tutan katastran teritorion de la historia urbo Vítkovice kaj la orientan parton de la historia municipo Zábřeh nad Odrou.
Vítkovice | |||
germane Witkowitz, pole Witkowice | |||
kvartalo | |||
Nacia kultura memorindaĵo Altfornoj en Vítkovice
Klakebla mapo de Ostrava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vítkovice | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Ostrava | ||
Fervojstacio | Ostrava-Vítkovice | ||
- fervojlinio | n-ro 321 | ||
Tipo de parto | Urba parto | ||
Konataj lokoj | Vítkovice - Malsupra regiono, Preĝejo de sankta Paŭlo | ||
Konstruaĵo | ČEZ Aréna | ||
Rivero | Ostravice | ||
Situo | Mírové náměstí | ||
- koordinatoj | 49° 48′ 56″ N 18° 15′ 59″ O / 49.81556 °N, 18.26639 °O (mapo) | ||
Areo | 6,48 km² (648 ha) | ||
Loĝantaro | 7 653 (2021) | ||
Denseco | 1 181,02 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1357 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 703 00 | ||
Fabriko | Vítkovice | ||
Situo de Vítkovice enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vítkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Vítkovice (Ostrava) | |||
Retpaĝo: ostrava-vitkovice.eu | |||
Portalo pri Ostrava |
Historia resumo
redaktiLa plej malnova mencio pri Vítkovice (germane Witchendorff), kiu estis origine malgranda vilaĝo situanta proksime Moravia Ostrava estas el la jaro 1357. La nomo Vítkovice estis verŝajne derivita de Vítek el Vikštejn, kiu en la jaro 1369 tenis episkopan burgon Schauenstein en Kopřivnice. Vítkovice restis episkopa vilaĝo ĝis reformo en 1848. En 1908 Vítkovice estis avancita je urbo kaj la 29-an de januaro 1924 spite al certa sia rezisto ĝi estis alligita al Moravia Ostrava. La urbo estis dum la dua mondmilito liberigita de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945. Antaŭ la jaro 1990 la tuta teritorio de la hodiaŭa urba parto Vítkovice estis parto de urba parto Ostrava 3. En 1990 poste estiĝas moderna aŭtonomia urba parto Vítkovicem kies parto fariĝis ankaŭ la katastra teritorio Zábřeh-VŽ, origine kreanta parton de Zábřeh nad Odrou.
Vítkovice estas konata precipe kiel industria centro. Iniciaton al ties estiĝo donis en la jaro 1828 olomouca ĉefepiskopo Rudolfo Johano, kiam je rekomendo de viena profesoro František Xaver Riepl konstruis pudlan altfornon. La tn. Gisejo de Rudolfo kaŭzis revolucian ŝanĝon de la agrikultura vilaĝo en la modernan industrian urbon. Avantaĝo de Vítkovice estis avantaĝa situo proksime de riĉaj vejnoj de karbo en Ostrava, beskidaj de fererco kaj akvo el Ostravice. En 1843 la gisejon aĉetis Salomon Mayer Rothschild.
Ĉeĥa municipa lernejo ĉi tie estiĝis en la jaro 1894, urba lernejo estis establita en la jaro 1910. En 1919 estis fondita kvarjara industria mezlernejo. Paroĥan administradon faris moraviasilezia paroĥejo. Memstaran paroĥejon la loĝantoj de vítkovice ĝisatendis en 1887, unu jaro post finkonstruo de Preĝejo de sankta Paŭlo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 677 |
1880 | 2 591 |
1890 | 10 294 |
1900 | 19 123 |
1910 | 23 151 |
1921 | 27 358 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 25 820 |
1950 | 20 774 |
1961 | 16 907 |
1970 | 10 116 |
1980 | 9 555 |
1991 | 7 292 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 7 518 |
2011 | 6 916 |
2021 | 7 653 |
Interesaĵoj kaj memorindaĵoj
redakti- Busto de arkiduko Rudolfo – statuo antaŭ direkcio de la firmao sur strato Ruská
- Komplekso de domoj sur Paca placo – unika konservita urbanisma tutaĵo
- Preĝejo de sankta Paŭlo – novgotika trinava preĝejo
- Empira kastelo de Rothschild – la origina sidejo de la posedantoj de ferfabriko el la jaroj 1846–1847
- Malnova forĝfabriko kaj ŝtalfabriko – la originaj konstruaĵoj el ruĝbrika masonaĵo el la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento
- Urbodomo en Vítkovice – konservita historia konstruaĵo el la jaroj 1901–1902
- Areo Vítkovice – nacia kultura memorigaĵo konsistanta el Minejo Hlubina, koaksigejo kaj altfornoj (la tn. Malsupra regiono Vítkovice)
Naskiĝintoj
redakti- Jožka Jabůrková - ĵurnalistino
Rilataj temoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Ostrava-Vitkovice.eu Arkivigite je 2008-04-14 per la retarkivo Wayback Machine – oficialaj paĝoj de la urboparto
- Vítkovice en ŝanĝoj de tempo Arkivigite je 2009-07-14 per la retarkivo Wayback Machine – artikolo en servero OstravaBlog.cz
- Vítkovice – fotografioj en servero Ostravaci.cz