Verga mileo
Verga mileo (latine Panicum virgatum) aŭ verga panico estas poaco el la genro Panico, kreskante en ebenaĵoj de Norda Ameriko.
Verga mileo | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Panicum virgatum 'Heavy Metal' en frua printempo
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Panicum virgatum L., 1753 | ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa verga mileo estas plurjara herba planto, kiu atingas kreskoalton de ĝis 2,5 m. Ĝi havas ruĝetan pajlon kun ronda kversekco kaj estas distingebla de la aliaj preriaj herboj je ties blankaj haroj ĉe la alligo de la folioj. La folioj longas 20 ĝis 40 cm kaj larĝas 0,3 ĝis 1,5 cm. La infloreskoj estas finstaraj spikoj. La verga mileo formas subterajn rizomojn.
Uzo
redaktiLa verga mileo estas C4-planto, kio igas ĝin pli rezista al la sekeco. Sur unu kvadrata metro povas kreski ĝis 700 plantoj. Ĝi estas grava paŝteja herbo en Usono, kaj oni uzas ĝin ankaŭ por preventi la grundan erodon. La verga mileo estas ankaŭ grava kandidato por produktado de celuloza etanolo.
Oni uzas ties diversajn kulturvariojn kiel ornamplantojn en Eŭropo.