Veturilo (Varsovio)
biciklo-prunta sistemo en Varsovio (Pollando)
Veturilo, Varsovia Publika Biciklo (pole Veturilo, Warszawski Rower Publiczny) estas sistemo de pruntepreneblaj bicikloj en Varsovio, Pollando, kiu funkcias ekde aŭgusto 2012.
Veturilo | ||
---|---|---|
sistemo de pruntepreneblaj bicikloj Zamenhof/Esperanto-objekto bike rental (en) | ||
Komenco | 1-a de aŭgusto 2012 vd | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Situo | Varsovio | |
Posedata de | Zarząd Transportu Miejskiego w Warszawie vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La sistemo estas funkciigata de kompanio Nextbike.
La nomo Veturilo de la sistemo venas de Esperanto, kaj estis elektita dum interreta konkurso. El preskaŭ milo da senditaj proponoj la ĵurio komence elektis ses. En la sekva paŝo, kadre de reta voĉdonado oni elektis la nomon «Veturilo» (por ĝi voĉdonis 32%); la ceteraj proponoj estis: Wawabike (26%), Ziuuu (12%), Rowerynka (12%), Bajker (11%), kaj Wabik (6%). La venkintan nomon proponis varsovia membro de Pola Esperanto-Junularo, Mateusz Kempisty.[1]
Referencoj
redakti- ↑ What’s the origin of Veturilo name?. Arkivita el la originalo je 2013-05-01. Alirita 2012-08-26 .