Vjaĉeslav Molotov
Vjaĉeslav Miĥajloviĉ Molotov (ruse Вячеслав Михайлович Молотов; originale SKRJABIN, ruse Скрябин; naskiĝis la 25-an de februaro[jul.]/ 9-an de marto 1890[greg.] en Kukarki, Rusio, mortis la 8-an de novembro 1986 en Moskvo) estis rusa, soveta politikisto, diplomato. Li famiĝis kiel ministro pri eksteraj aferoj, kiu kontraktis kun la nazioj en reprezento de Sovetunio. Li ankaŭ intertraktis kun la aliancaj potencoj dum kaj rekte post la Dua Mondmilito.
Vivo
redaktiMolotov aniĝis jam en 1906 kiel mezlernejano en la bolŝevika partio, poste li iĝis unu el ties ĉeforganizantoj. Oni arestis lin pro la revoluciaj agadoj dufoje (1909, 1915). Li agadis post la bolŝevika revolucio en 1917 en diversaj provincaj parti-organizaĵoj kaj gvidis la Gazetaran Oficejon de la Centra Komitato.
En 1921, li iĝis ano de Centra Komitato kaj (ĝis 1930) ties sekretario kaj samtempe rezerva membro de la Politika Komitato. Post morto de Lenin (1924), li apogis en la sekvaj porpotencaj bataloj Stalinon. Li estis elektita en 1926 plenrajta membro de la Politika Komitato. Li forigis la malamikojn de Stalin kiel gvidanto de la moskva partia komitato (1928–30). Oni nomumis lin en 1930 prezidanto de Popoldelegita Konsilio (fakte ĉefministro de Sovetunio); li aktivis en tiu pozicio ĝis 1941.
Antaŭ komenciĝo de la Dua Mondmilito (majo de 1939), Stalin eksigis la ĝistiaman eksteraferan ministron - Maksim Maksimoviĉ Litvinov-on - kaj nomumis Molotov ties posteulo. Li subskribis en tiu pozicio la sovetan-germanan neatakan pakton kun la nazia Germanio en aŭgusto de 1939, kiu misfamiĝis kiel pakto de Molotov–Ribbentrop (pli detale legu tie).
Stalin transprenis en majo de 1941 la prezidantan postenon de la Ministra Konsilio (pli frue Popoldelegita Konsilio), Molotov tiam iĝis unua vic-ĉefministro. Post la germana atako kontraŭ Sovetunio (junio de 1941), li aniĝis en la novkreita Ŝtata Patrujdefenda Komitato, kiu posedis la veran ĉefan potencon dum la milito. Sukceso de Molotov estis la paktoj kun Britio kaj Usono. En printempo de 1940 li estas kunaŭtoro de la Masakro de Katin subskribante i.a. kun Josif Stalin la decid-dokumenton (vidu al apudan foton de la dokumento).
Li partoprenis en la konferencoj de la aliancanoj en Teherano (1943), Jalto (1945) kaj Potsdamo (1945) same ĉe la konferenco en San-Francisko (1945), kie fondiĝis UN. Li montris obstinan malamikecon en la dummilitaj traktadoj kun la okcidentaj aliancanoj kontraŭ ili.
Li abdikis en 1949 pri la posteno eksterafera ministro, sed post morto de Stalin (marto de 1953) li revenis en la oficon. Lin eksigis Nikita Ĥruŝĉov en junio de 1956 pro politika malkonsento. En novembro samjara, li iĝis ŝtata kontrola ministro, sed post aliĝo al „kontraŭpartia grupo”, kiu sensukcese provis forigi Ĥruŝĉovon en junio de 1957, oni eksigis lin el la partiaj kaj ŝtataj postenoj, pozicioj. Poste li estis ambasadoro en Mongolio, poste li reprezentis Sovetunion en la Internacia Atomenergia Organizo (1960–61). Li plu kritikis Ĥruŝĉovon kaj pro tio oni forigis lin en 1962 el la Komunista partio de Sovetunio. Li retiriĝis dum la lastaj vivjaroj.
(Lia nomo estis donita en 1939/40, dum la t.n vintra milito, de finnaj soldatoj al brulbotelo kiujn ili uzis kontraŭ tankoj. Tiutempe la finnoj rigardis la tiaman Sovetian ministron pri eksterlandaj aferoj kiel respondeculo pri la Sovetia invado al Finnlando.)
Ĉefaj eventoj (1945–1961) | Ĉefaj eventoj (1962–1991) | Specifaj artikoloj | Ĉefaj partoprenintoj | Pliaj gravaj personoj |
---|---|---|---|---|
Ĝenerala kronologio:
|
1960-aj jaroj (daŭrigo):
Daŭrantaj konfliktoj: |
|
Politikaj ĉefuloj: |
Politikaj ĉefuloj: |