Vonyarcvashegy (vonjarcvaŝhedj) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono Keszthely. Vashegy signifas feromonto.

Vonyarcvashegy
vilaĝo en Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8314
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 431  (2024) [+]
Loĝdenso 170 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 46′ N, 17° 19′ O (mapo)46.7619517.316211111111Koordinatoj: 46° 46′ N, 17° 19′ O (mapo) [+]
Areo 14,28 km² (1 428 ha) [+]
Vonyarcvashegy (Hungario)
Vonyarcvashegy (Hungario)
DEC
Situo de Vonyarcvashegy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vonyarcvashegy [+]
vdr
Kapelo en Vonyarcvashegy
Elvidejo nomata Kitaibel en Vonyarcvashegy

Bazaj informoj

redakti

La grandvilaĝo situas inter monto Keszthelyi kaj norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo Balatonalmádi-Keszthely kaj fervojo Tapolca-Keszthely, la lasta estas proksime.

Historio

redakti

Dum la hungara historio tie estis 2 vilaĝoj: Vonyarc kaj Vashegy, kiuj unuiĝis en 1850. Vonyarc estas menciita unuafoje en 1335. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Vashegy formiĝis post la turkoj, la unua mencio okazis en 1689. Vonyarcvashegy iĝis grandvilaĝo en 1960, krome estas vinvilaĝo. La komunumo prosperas el vinkulturo kaj fremdultrafiko.

Vidindaĵoj

redakti

Vidindaĵoj estas elvidejo nomata pri Pál Kitaibel, kapeloj omaĝe al Sankta Miĥaelo sur monteto Sankta Miĥaelo, krome en Vonyarc kaj en Vashegy troviĝas kapeloj.

Famuloj

redakti

En Vonyarcvashegy mortis historiisto Béla Iványi.

  NODES
admin 1