Sjamen
Sjamen (ĉine 廈門市/厦门市, pinjine: Xiàmén, estas metropolo kaj universitata urbo ekde 1921 en Ĉina Popola Respubliko. La historia loknomo estas Amoj (el la loka lingvo, la minnana). La municipo administras ankaŭ proksimajn distriktojn kaj zonojn.
Sjamen | |||||
---|---|---|---|---|---|
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio urbego departemento-ranga urbo city specifically designated in the state plan (en) vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 361000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 110 000 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 419 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo)24.479722222222118.08194444444Koordinatoj: 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 1699,39 km² ( 169 939 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Xiamen [+] | |||||
Insulo Gulangyu, aŭ Insulo Kulansu (normĉine: 鼓浪嶼,鼓浪屿, pinjino Gǔlàngyǔ) estas marborda insulo en la Tajvana Markolo, situanta en la urbo Xiamen. Ekde 1845, ekzistas eŭropa setlejo ĉi tie.
Geografio
redaktiSjamen etendiĝas laŭ Tajvana markolo. La urbo konsistas el insulo kaj la kontraŭa kontinenta parto, kiujn ponto kunligas. Aliaj proksimaj insuloj, nome la insularo Ĝinmenoj, apartenas al Tajvano.
Historio
redaktiSjamen menciiĝis jam en 282. Jam dum la mezepoko ĝi estis internacia havenurbo kaj ankaŭ bazo kontraŭ piratoj. Ekde 1541 ankaŭ portugaloj uzis la havenon. Pro la Opia milito la britoj akiris la urbon en 1842.
Ekonomio
redaktiSjamen estas speciala ekonomia zono ekde la 1980-aj jaroj. La plej gravaj industriaj branĉoj estas fiŝkaptado, ŝipkonstruado, nutraĵprilaboro, teksaĵoj, maŝinkonstruado, kemiaj industrioj, telekomunikado, kaj financaj servoj.
Klimato
redaktiSjamen etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 21 °C. Inter junio-septembro tio estas 30 °C. Jare pluvas po 1350 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-septembro. Frosto estas tre malofta.
Trafiko
redaktiSjamen havas internacian flughavenon, aŭtovojon, stacidomon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Taksioj estas oftaj. Multaj uzas biciklojn, ĉar la motorcikloj kaj mopedoj estas malpermesitaj.
La Metroo de Sjamen ekfunkciis la 31-an de decembro 2017.
Vidindaĵoj
redakti- strandoj kaj feriejoj
- botanika ĝardeno
- templo kun biblioteko
Ĝemelurboj
redakti- Cardiff, Britio, 1983
- Sasebo, Japanio, 1983
- Cebuurbo, Filipinoj, 1984
- Baltimore, Usono, 1985
- Wellington, Nov-Zelando, 1987
- Penango, Malajzio, 1993
- Sunbrila Bordo, Aŭstralio, 1999
- Kaunas, Litovio
- Guadalajara, Meksiko, 2003
- Zoetermeer, Nederlando, 2004
- Kuching, Malajzio, 2006
- Surabajo, Indonezio, 2006
- Mokpo, Sud-Koreio, 2007
- Richmond, Kanado, 2008
- Maratono (urbo), 2009
Fontoj
redakti- Hungara kaj angla Vikipedioj