Zangezur-montaro
La Zangezur-montaro en armena lingvo "Զանգեզուրի լեռնաշղթա" [Zangezuri lernaŝĥt'a] konsistas el montoĉeno kiu difinas la landlimon inter la suda provinco de Armenio (Sjuniko) kaj la Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano (Azerbajĝano). Ĝi havas ampleksan arbaran zonon kiu kovras pli ol 20% de la teritorio kaj atingas 2.200-2.400 metrojn alten. La cetero de Armenio estas preskaŭ sen arbaroj krom tiu ĉi montaro.
Zangezur-montaro | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
Alteco |
3 905 m | ||
Geografia situo | 39° 9′ N, 46° 0′ O (mapo)39.1546Koordinatoj: 39° 9′ N, 46° 0′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Kaputĝuĥ (ankaŭ transskribita kiel Kaputjugh (en armena lingvo Կապուտջուղ kaj en azera lingvo Qapıcıq dağı) estas monto en la sudo de la Zangezur-montaro ĉe la landlimo inter Armenio kaj Azerbajĝano kiu atingas ĝis 3904 metroj alte.