Zoltán Alföldy
Zoltán ALFÖLDY [alfoeldi] estis hungara kuracisto, mikrobiologo, universitata profesoro, kandidato de medicinaj sciencoj, premio Kossuth. Li naskiĝis en Alsófernezely la 27-an de januaro 1904 kaj mortis en Budapeŝto la 16-an de oktobro 1992.
Zoltán Alföldy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1904 en Ferneziu |
Morto | 16-an de oktobro 1992 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 9/1-1-204/205 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen - medicino (–1928) |
Familio | |
Infano | Pál Alföldy (en) |
Okupo | |
Okupo | mikrobiologo kuracisto |
Kariero
redaktiZoltán Alföldy diplomitiĝis en 1928 Universitato Tisza István de Debreceno. Komence li estis asistanto en kliniko de Debrecen (1928–1938), poste adjunkto de la Landa Publiksanafera Instituto (1937–1946), estro ties bakterologia sekcio (1946–1951). Inter 1951–1974 li estis direktoro de mikrobiologia instituto de SOTE, privatprofesoro pro mikrobiologio. Li estis la sekretario de ETT (1951–1968), poste ties prezidanto (1968–1974).
Verkoj ĉefaj
redakti- Laboratóriumi asszisztensek kézikönyve (Bp., 1954);
- Orvosi mikrobiológia (kunulaŭtoro, Bp., 1960, 1963);
- Hőgyes Endre élete és munkássága (Bp., 1962);
- Orvosi mikrobiológia és immunitástan (Bp., 1967, 1969, 1973);
- Mikrobiológia (Bp., 1974, 1978).