Armilo

ilo por mortigi, vundi, aŭ damaĝi la enemigon, la viva korpon kaj propriaĵojn

Armilo pli simple kaj fundamente pli ĝuste armo kaj ankaŭ batalilo, povas esti permana aŭ maŝina ilo por defendi sin aŭ ataki iun, kaj ankaŭ por detruo de fortoj aŭ instalaĵoj de malamiko, aŭ simple kiel eventuale uzebla armilo, tio estas efika minaco.

Armilo
Armilo
Armilo
Aliaj projektoj
Armilo en Vikipedio
Armilo en Komunejo
Armilo en Komuneja kategorio
Armilo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti
 
« Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon [pri amaskomunikado], kiu estadis fundamenta armilo de imperia submetigo. »
— Fidel Castro
 
« La presilo estas la plej granda armilo en la armilejo de la moderna komandanto. » « (angle) The printing press is the greatest weapon in the armoury of the modern commander. »
— T. E. Lawrence
 
« Libroj ne restos malpermesitaj. Ili ne brulos. Ideoj ne iros en malliberejon. En la longa daŭro de la historio, la cenzuristo kaj la inkviziciisto ĉiam perdis. La sola certa armilo kontraŭ malbonaj ideoj estas pli bonaj ideoj. » « (angle) Books won't stay banned. They won't burn. Ideas won't go to jail. In the long run of history, the censor and the inquisitor have always lost. The only sure weapon against bad ideas is better ideas. »
— Alfred Whitney Griswold
 
« La plej potenca armilo por konkeri la diablon estas humileco. Ĉar li tute ne scias kiel uzi ĝin, li ankaŭ ne scias kiel defendi sin de ĝi. »
— Vincent de Paul
 
« Demokratio estas la destino de la homaro; libereco ĝia nedetruebla armilo. »
— Benito Juárez
 
« Militoj povas esti batalitaj per armiloj, sed ilin gajnas viroj. La spirito de la viroj, kiuj sekvas, kaj de la viro, kiu gvidas, akiras tiun venkon» « (angle) Wars may be fought with weapons, but they are won by men. It is the spirit of the men who follow and of the man who leads that gains that victory. »
— George S. Patton

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES
Idea 3
idea 3