Esperanto

internacia helpa planlingvo iniciatita de L. L. Zamenhof
Esperanto
Esperanto
Esperanto
Aliaj projektoj
Esperanto en Vikipedio
Esperanto en Komuneja kategorio
Esperanto en Vikivortaro
Esperanto en Vikinovaĵoj
Citaĵo
« ...la oferoj, kiujn faros ĉiu homo de nia eŭropa mondo, dediĉante iom da tempo por lerni Esperanton, estas tiel malgrandaj, kaj la rezultoj, kiuj povas elsekvi, se ĉiuj (...) ellernos tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon... »
— Lev TOLSTOJ
Citaĵo
« Esperanto ne ekzistas en si; ĝi vivas nur per nia komuna volo k estus danĝere kredi, ke nenio povas ĝin detrui. La samon oni povas diri per nia organizo [SAT]. »
— Eŭgeno LantiVortoj de Kamarado E. Lanti p. 106
Citaĵo
« La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj»
Citaĵo
« En Esperanto–kongresoj estis la (alta) nivelo de flueco. Mi unue pensis ke estus kiel la unua dialogo en lingvaj klasoj kun frazoj kiel “Kie estas la biblioteko?” Sed la konversacio estis tre flua kvazaŭ homoj kiuj estas parolantaj la hispanan. Vidinte tion mi estis konvinkita ke temas pri vera lingvo; ne estas infanaĵa transvesto kun alia vortostoko. » « With Esperanto conferences, it was the level of fluency. I sort of thought it would be like watching a video of "Chapter 1 Dialogue" in a language class, like "Where is the library?" But it was very fluid, like watching someone speak Spanish. So seeing that happen convinced me that it's a real language; it's not people playing dress-up with a different vocabulary. »
— Arika Okrent, demandite pri kio imponis al ŝi (Arika Okrent) pleje en kongresoj de Esperanto
Citaĵo
« Se vi decidas involviĝi en Esperanto, tio signifas ke vi ne aŭskultas al la homoj kiuj diras, “Kial ne lerni veran lingvon?” aŭ “Ĉu tio ne estas freneza, utopia, kulta afero?” Do estas elemento de strangeco en tio, sed ankaŭ elemento de fortikeco. Oni povas kontraŭstari la prijuĝon kaj la negativajn reagojn kaj daŭrigi ĉiukaze. Estas io admirinda en tio. » « If you decide to get into Esperanto, that means you're not listening to all the people who say, "Why not learn a real language?" or "Isn't that the crazy utopian cult thing?" So there's an element of eccentricity in that, but also an element of toughness. You can stand up to the judgment and negative reactions and do it anyway. There's something admirable in that. »
— Arika Okrent, semandite pri la asociado de frenezeco kaj Esperanto
Citaĵo
« Al ĉiuj kiuj havas la tempon aŭ emon koncerni sin kun la movado por internacia lingvo mia konsilo estas: "Subtenu Esperanton fidele. » « My advice to all who have the time or inclination to concern themselves with the international language movement would be: "Back Esperanto loyally." »
— J.R.R. Tolkien, "A Philologist on Esperanto" in The British Esperantist (May 1932)
Citaĵo
« Esperanto estis por mi tre utila lingvo, ĉar kien ajn oni iris, oni trovis tie iun kun kiu oni povis paroli. » « Esperanto was a very useful language, because wherever you went, you found someone to speak with[1]»
— George Soros
Citaĵo
« Mi estas por sama kalendaro por la tuta mondo, same kiel mi estas por sama mono por ĉiuj popoloj kaj unu monda helplingvo kiel Esperanto por ĉiuj popoloj. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
Citaĵo
« La ekzisto de Esperanto kiel homa realaĵo multon ŝuldas al la inspira fakto ke iuj persiste tradukis literaturaĵon en ĝin, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. »
— José Antonio Vergara citita en Libera Folio 2010-09-27
Citaĵo
« In my experience, software created with literate programming has turned out to be significantly better than software developed in more traditional ways. Yet ordinary software is usually okay—I’d give it a grade of C (or maybe C++), but not F; hence, the traditional methods stay with us. Since they’re understood by a vast community of programmers, most people have no big incentive to change, just as I’m not motivated to learn Esperanto even though it might be preferable to English and German and French and Russian (if everybody switched)[2]» « In my experience, software created with literate programming has turned out to be significantly better than software developed in more traditional ways. Yet ordinary software is usually okay—I’d give it a grade of C (or maybe C++), but not F; hence, the traditional methods stay with us. Since they’re understood by a vast community of programmers, most people have no big incentive to change, just as I’m not motivated to learn Esperanto even though it might be preferable to English and German and French and Russian (if everybody switched)[2]»
— Donald Knuth
Citaĵo
« Esperanto. The feeling of disgust we get if we utter an invented word with invented derivative syllables. The word is cold, lacking in associations, and yet it plays at being ‘language’. A system of purely written signs would not disgust us so much. » « Esperanto. The feeling of disgust we get if we utter an invented word with invented derivative syllables. The word is cold, lacking in associations, and yet it plays at being ‘language’. A system of purely written signs would not disgust us so much. »
— Ludwig Wittgenstein, Culture and Value [= Vermischte Bemerkungen]
Citaĵo
« Mi dirus ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata[3]»
— Mao Zedong
Citaĵo
« Dum la judo ne estas fariĝinta la estro de la ceteraj popoloj, li vole nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servistoj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judo povus pli facile regi ilin! » « Solange der Jude nicht der Herr der anderen Völker geworden ist, muß er wohl oder übel deren Sprachen sprechen, sobald diese jedoch seine Knechte wären, hätten sie alle eine Universalsprache (z.B. Esperanto!) zu lernen, so daß auch durch dieses Mittel das Judentum sie leichter beherrschen könnte! »
— Adolf HitlerMein Kampf; trad. fragmento en La Progreso, 5.05.1933
Citaĵo
« Formiĝas speco de tutmonda dialekto, tekniko kaj sporto formos ĝin mem. Sed ia Esperanto nur detruus ĉian literaturon, kaj kio fariĝus el la mondo sen literaturo.[4] »
— Benito Mussolini, Ludwig Emil: Colloqui con Mussolini, p. 78

Referencoj

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES
Association 2
Community 2
Intern 5
os 9