William Ewart Gladstone

William Ewart GLADSTONE (naskiĝis la 29-an de decembro 1809 – mortis la 19-an de majo 1898) estis brita ŝtatisto kaj ĉefministro inter 1868 - 1874, 1880 - 1885, 1892 – 1894, kaj ankaŭ en la jaro 1886.

William Ewart Gladstone
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Jen mia unua principo de ekstera politiko: bona registaro hejme. » « (angle) Here is my first principle of foreign policy: good government at home. »
— William Ewart Gladstone
 
« Ni antaŭĝojas pri la tempo, kiam la Potenco de Amo anstataŭos la Amon al la Potenco. Tiam nia mondo konos la benojn de paco. » « (angle) We look forward to the time when the Power of Love will replace the Love of Power. Then will our world know the blessings of peace. »
— William Ewart Gladstone

Pri la aŭtoro

redakti
 
« Religiaj kromtonoj de Gladstone (homo, kiun malestimis ambaŭ kaj Benjamin Disraeli kaj Otto von Bismarck), estis konsiderataj de ili kompleta stultaĵo. Nek Bismarck, nek Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« William Ewart Gladstone, eble la ĉefa figuro de la brita politiko en la 19-a jarcento, traktis la eksteran politikon proksimume same kiel usonanoj post Woodrow Wilson»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« William Ewart Gladstone komencis la vojon, kiun poste sekvis Woodrow Wilson, deklarinte ke ne povas esti diferenco inter moralo de konduto de aparta individuo kaj moralo de la ŝtato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rilato de Otto von Bismarck al li] Por Otto von Bismarck tiaj vidpunktoj estis ege malamindaj. Ne mirindas ke tiuj du titanaj figuroj tutkore malamegis unu la alian. Rilato de Bismarck al Gladstone memorigis rilaton de Theodore Roosevelt al Woodrow Wilson: li konsideris la grandan viktorianon parte fripono, parte pura problemo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pozicio de William Ewart Gladstone pri sia malamiko estis oble pli rekta, ekzemple kiam li nomis Otto von Bismarck “enkorpigo de malbono”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
  NODES
punk 1