Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo revis revas revos
Adjektiva aktiva participo revinta revanta revonta
Adjektiva pasiva participo revita revata revota
Substantiva aktiva participo revinto revanto revonto
Substantiva pasiva participo revito revato revoto
Adverba aktiva participo revinte revante revonte
Adverba pasiva participo revite revate revote
Moduso
Infinitivo revi
Volativo revu
Kondicionalo revus
  1. Imagi tion, kion oni forte deziras.
    Mi revas pri bela edzino.
    Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.
    Mi esperas, ke miaj revoj realiĝos.
    Ŝia reva rigardo montris, ke nun ŝi pensas pri io bela.
    Li estas revema romantikulo.
    Ekstere aŭdiĝis milda, reviga melodio.
    La filmo iom senrevigis min.
    Mi elreviĝis pri la kongreso.
  2. Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras.
    Mi ĉiam revis fariĝi instruisto.
    Bona kaporalo revas esti generalo.
    Ĉesu esti revulo kaj komencu agi!
 Vidu ankaŭ

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo
  NODES