Vikipedio enhavas artikolon pri: Vorto

Esperanto

redakti

Substantivo

redakti

  vort + o ( eo , SB )

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo vorto vortoj
Akuzativo vorton vortojn
 
libro Vortoj far
Profesoro Th. Cart (1927)
 Deveno
el la germana vorto " Wort " → de kun sama signifo
 Elparolo
Sono :(lingvo -eo-)
(dosiero)

 Signifoj
redakti
  1. areto da sonoj kun logika signifo aŭ gramatika graveco en iu lingvo; ĉiu semantika unuo de lingvo (ĉu okazanta memstare aŭ ne)
    Neniu esperanta vorto havas malpli ol du literojn.
    Eĉ malgraŭ tio, ke la esperantaj radikoj ne okazas memstare, ili estas esperantaj vortoj, ĉar portas sendependajn signifojn.
  2. skriba reprezento de tiu areto da sonoj
    Sur nia standardo estis skribitaj la vortoj "espero, obstino kaj pacienco".[1]
  3. tiu skriba formo aŭ eĉ la propra vorto aŭdita kontraste al la ideo tenata de ĝi
    Li estis tiom malatenta, tiel ke li legis nur vortojn (ne vere kompreni, kion li legis).
    Tio, kion vi diras, estas nur sensencaj vortoj por mi!
  4. (figursenca) eldiraĵo, maldepende ĉu unu- aŭ plurvorta
    Ili nur bezonas ĝentilan vorton.
  5. (figursenca) buŝa promeso
    Vi havas mian vorton.
    Li donis sian vorton.
    Li tenas sian vorton.[2]
    Li (la tajloro) efektive plenumis sian vorton.[2]
  6. (komputado) grupo da bitoj aŭ signoj kune traktitaj.   
 Samsencaĵoj
 Derivaĵoj
heredvorto
vortaro, vortprovizo
 Liter-reordigoj
 Vidu ankaŭ

 Tradukoj
redakti
 Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Paroladoj de Zamenhof. L. L. Zamenhof.
  2. 2,0 2,1 La batalo de l' vivo. Charles Dickens. Trad. L. L. Zamenhof.
  NODES
Done 2
orte 1