Élisabeth Vigée Le Brun
Élisabeth Vigée Le Brun (Marie Élisabeth Louise; naskiĝis la 16-an de aprilo 1755 en Parizo, mortis la 30-an de marto 1842 en Parizo) estis franca pentristino. Ŝi estas la plej grava pentristino de la 18-a jarcento. Ŝia stilo estas konsiderata kiel Rokoko kun interesiĝo pri Novklasikismo. Kelkfoje, ŝia nomo estas literumita Vigée-Lebrun. Ŝia pranepo estis Lajos Latkóczy.
Élisabeth Vigée Le Brun | |
---|---|
Memportreto kun pajla ĉapelo, 1782 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1755 en Parizo |
Morto | 30-an de marto 1842 (86-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Louveciennes Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Louveciennes • Papa Ŝtato • Vieno • Sankt-Peterburgo • Parizo • Svislando |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Louis Vigée (en) |
Patrino | Jeanne Maissin |
Frat(in)o | Étienne Vigée (mul) |
Edz(in)o | Jean-Baptiste-Pierre Le Brun (en) (1776–) |
Infano | Julie Le Brun (en) |
Parencoj | Eugénie Tripier-Le Franc (en) (nevino) |
Okupo | |
Okupo | pentristo verkisto salonestrino artisto |
Verkoj | Marie Antoinette with a Rose Marie Antoinette and Her Children Portreto de Baronino de Crussol |
Biografio
redaktiŜi pentris pli ol 30 portretoj de Marie-Antoinette en daŭro de ses jaroj. Ŝi estis akceptita kiel membro de la "Académie Royale de Peinture et de Sculpture" (Reĝa Akademio pri Pentrado kaj Skulpturo) en 1783. Ŝi forlasis Francion post aresto de la reĝa familio dum la Franca revolucio. Ŝi vivis kaj laboris en Italio, Aŭstrio, kaj Rusio. Ŝia verko ricevis aprezon de la recenzo en Romo. Ŝi estis elektita en la roma "Accademia di San Luca". En Rusio, ŝi pentris multajn portretojn de aristokratoj inkluzive de la familio de Katerina la Granda. Ŝi estis farita membro de la "Akademio de Fajnaj Artoj" de Sankt-Peterburgo.
Vigée Le Brun reiris al Francio dum la regno de Imperiestro Napoleono la 1-a. Ŝia rilato kun la nova reĝimo ne estis tute harmonia. Antaŭ ĉio, ŝi estis reĝisto kaj antaŭa portretisto de Marie-Antoinette. Ŝi vizitis Anglion kaj pentris portretojn de famuloj inkluzive de Lord Byron. En 1807 ŝi vojaĝis al Svislando kie ŝi estis farita honora membro de la "Société pour l'Avancement des Beaux-Arts" de Ĝenevo. Ŝi publikigis siajn memoraĵojn en 1835 kaj 1837. Ŝi vivis en Parizo, kaj mortis tie la 30-an de marto 1842. Vigée Le Brun postlasis 660 portretojn kaj 200 pejzaĝojn.
Bildgalerio
redakti-
Dukino de Polignac, 1782 -
Marie-Antoinette, 1783 -
Hubert Robert, 1788 -
Memportreto kun filino, 1789
Eksteraj ligiloj
redakti- Granda galerio de verkoj de Vigée LeBrun; ankaŭ artikoloj, Memoraĵoj, biografioj Arkivigite je 1998-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj pri Louise Elisabeth Vigée Le brun en Artcyclopedia
- Vigée-Lebrun, Portreto de Carlo Gastone della Torre di Rezzonico ĉe artnet
- Memoirs of Madame Vigée Le brun, tradukita de Lionel Strachey
- Neil Jeffares, Dictionary of pastellists before 1800, reta eldono
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Louise Élisabeth Vigée Le Brun en la baza angla Vikipedio.