Ĉeĥia Futbala Asocio
La Ĉeĥia Futbala Asocio, ĉeĥe Fotbalová asociace České republiky, FAČR, laŭvorte la "Futbala Asocio de la Ceĥa Respubliko", estas la nacia futbala asocio en Ĉeĥio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj.
Ĉeĥia Futbala Asocio | ||
---|---|---|
Fotbalová asociace České republiky | ||
federacio de futbalo organizaĵo sport-rega organizaĵo | ||
Komenco | 1901 vd | |
Lando(j) | Ĉeĥio | |
Sidejo | Prago | |
Agareo | ||
Filioj | Pražský fotbalový svaz (en) vd | |
Posedatoj | Ĉeĥa nacia teamo de futbalo ĉeĥia nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj ĉeĥia nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj ĉeĥia nacia teamo de plaĝa futbalao vira sub-18-jarula futbala teamo de Ĉeĥio ĉeĥia nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj ĉeĥia nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj stadiono Evžena Rošického virina nacia futbala teamo de Ĉeĥio vira sub-21-jarula futbala teamo de Ĉeĥoslovakio ĉeĥia nacia futbala teamo de virinaj sub-17-jaruloj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | spolek | |
Unue de 1993 ĝis 2011 ĝi nomiĝis ĉeĥe Českomoravský Fotbalový Svaz (ČMFS), laŭvorte la "Bohemia kaj Moravia Futbala Unuiĝo" kaj formale la asocio estas la daŭriganto de la antaŭa Ĉeĥoslovakia Futbala Asocio, ĉeĥe Československá asociace fotbalová (ČSAF). Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1993, la antaŭa Ĉeĥoslovakia Futbala Asocio en 1921 kaj ankoraŭ pli frue kadre de Aŭstrio-Hungario la 19-an de oktobro 1901 la Ĉeĥa Unuiĝo de Futbalo, Český svaz footballový, ČSF.
La asocio interalie ekde la jaro 1993 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Unua Ĉeĥa Futbala Ligo - ĉeĥe 1. česká fotbalová liga, kiu momente pro sponsorado titoliĝas "Fortuna:Liga". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Sparta Prago, ĉeĥe per plena nomo Athletic Club Sparta Praha fotbal, kiu ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 13-foje.