Ĉeĥoslovaka popola armeo
Ĉeĥoslovaka popola armeo (ĈSPA) (ĉeĥe Československá lidová armáda, slovake Československá ľudová armáda, mallongigo ČSLA) estis nomo de la armeo de ĉeĥoslovaka ŝtato inter la jaroj 1954 ĝis 1990.
Ĉeĥoslovaka popola armeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
armitaj fortoj eksa ento | |||||
Komenco | 1954 vd | ||||
Fino | 1990 vd | ||||
Antaŭe | Ĉeĥoslovaka armeo vd | ||||
Poste | Ĉeĥoslovaka armeo vd | ||||
Lando(j) | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
| |||||
Per tago de proklamo de leĝo n-ro 74/1990 Sb. la 14-an de marto 1990 la nomo de armeo estis ŝanĝita al Ĉeĥoslovaka armeo.
Konsisteroj de armeo
redaktiParto de ĈSPA estis surtera armeo, armea aviadilistaro kaj soldataroj de kontraŭaera defendo de la ŝtato.
La surtera soldataro
redaktiLa surtera soldataro estis la plej nombra konsistero de la armeo. La bazo de ties batalforto estis operacaj kaj taktikaj raketoj. Ĉefa batforto estis tankoj. Artilerio estis ekipita per diversaj tipoj de kanonoj kaj minĵetiloj, kontraŭtankaj kanonoj, kontraŭtanka direktita misilo kaj pluaj armiloj.
Al la surtera soldataro apartenis motopafistaj kaj tankaj korpusoj, formacioj de kontraŭaera defendo, artilerio kaj specialaj soldataroj, kiel estas pioniraro, splisistaro, kemia soldataro, fervoja soldataro kaj paraŝutistaro. Pluaj formacioj kaj ekipaĵoj donis al la batalformacioj necesajn teknikajn, materialajn kaj pluaj servojn.
La pioniraro estis ekipita per ŝoseaj kaj teraj maŝinoj, deminigaj tankoj, pontaj tankoj kaj tekniko por certigi transporton de la soldataroj trans akvaj fluoj kaj aliaj terenaj obstakloj. La fervoja soldataro kapablis certigi konstruadon kaj renovigon de fervojo inkluzive de pontoj kaj komunikiloj kaj sekurigiloj kaj riparon de fervojaj veturiloj. La fervoja soldataro kaj la pioniraro partoprenis en likvido de sekvoj de katastrofoj kaj aliaj katastrofoj.
La armea aviadilaro
redaktiLa armea aviadilistaro estis ekipita per supersonaj reaktivaj aviadiloj, batalhelikopteroj, raketarmiloj kaj elektronika ekipaĵaro.
La soldataroj de kontraŭaera defendo de la ŝtato
redaktiLa soldataroj de la kontraŭaera defendo de la ŝtato estis kreita per kontraŭaviadilaj formacioj, per formacioj de persekuta aviadilaro, radioteknikaj kaj specialaj formacioj.
Vidu ankaŭ
redakti- Ĉeĥoslovaka armeo (la nomo antaŭanta kaj sekvanta post la nomo ĈSPA)
- Armeo de Ĉeĥa respubliko
- Armeo de Slovaka respubliko
- Domo de armeo
- Tipoj de aviadiloj uzataj en Ĉeĥoslovakio post la dua mondmilito
- Helpaj teknikaj batalionoj
Eksteraj ligiloj
redaktiBildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ĉeĥoslovaka popola armeo en Vikimedia Komunejo
- Ĉeĥoslovaka popola armeo (interesemaj paĝoj dediĉitaj al tiu ĉi eksa armeo)
- Ĉeĥoslovaka armeo
- Tekniko de Ĉeĥoslovaka popola armeo