Ĵemajtia dialekto
La ĵemajtia estas lingvo el la balta lingvaro parolata precipe en Ĵemajtio, unu el la historiaj regionoj de Litovio en nordorienta Eŭropo, en la okcidento de la lando, borde de la balta maro.[1] Foje ĝi ankaŭ estas konsiderata kiel distinga dialekto de la litova lingvo, tiam nomata "ĵemajtia dialekto" aŭ "ĵemajtia lingvovariaĵo", sed se konsideri ĝin tia, necesas atentigi ke ĝi signife kaj pli klare malsamas de la norma litova lingvo ol ĉiuj aliaj dialektoj. Fakte en certaj vortoj kaj frazeroj ĝi pli similas al la latva kaj al ties orienta dialekto aŭ lingvovariaĵo, la latgala.
Lingvistikaj diferencoj inter la ĵemajtia kaj la norma litova
redaktiLa ĵemajtia malsamas de la norma litova lingvo laŭ fonetiko, vortaro kaj morfologio. Ankaŭ iuj verboformoj malsamas.
Multaj vortoj kaj parolturnoj komplete malsamas de la norma litova, ekzemple kiuocis - korbo (litove krepšys), tevs - maldika (litove plonas) aŭ a jebentas! - "ne povas esti!" (litove negali būti!).
Arkeologoj kaj lingvistoj havas malsamajn teoriojn pri tio, kiam la ĵemajtia elformiĝis kiel aparta dialekto inter la balta lingvaro. Arkeologoj ĝenerale konsideras la 5-an jarcenton kiel ekapero de specifa ĵemajtia kulturo kaj lingvo,[2] dum la lingvistoj subtenas hipotezon de kontinua lingvogeneza proceso inter la jaro 1300 ĝis 1900[3][4]
Subdialektoj
redaktiLa ĵemajtia dividiĝas al tri grandaj subdialektoj: norda, parolata en la regiono de la urboj Telšiai kaj Kretinga, okcidenta (nun preskaŭ elmortinta), parolata en regiono ĉirkaŭ Klaipėda, kaj suda, parolata en la regionoj de Varniai, Kelmė, Tauragė kaj Raseiniai.
Historie, la tri subdialektoj estas klasigataj laŭ la prononco de la litova vorto duona ("pano"). La parolantoj estas nomataj Dounininkai (de Douna), Donininkai (de Dona) kaj Dūnininkai (de Dūna).
Dum la norda kaj suda el tiuj subdialektoj de la ĵemajtia dialekto ankoraŭ ekzistas, post la jaro 1945 fakte malaperis la tria, kiu ekzistis en la pleja okcidento ĉirkaŭ la urbo Klaipėda kaj ĉe la bordo de la Balta Maro (do parte en la historia regiono Eta Litovio kiu dum longa tempo estis parto de la germanlingva Orienta Prusio): Ĝiaj loĝantoj fuĝis aŭ estis forpelitaj de sovetuniaj aŭtoritatoj kun la lokaj germanlingvanoj, ĉar la aŭtoritatoj ne konsciis, ke temis pri tute alia lingvo kaj kulturo ol la germana. La parolantoj de tiu okcidenta ĵemajtia subdialekto ekde la 16-a jarcento nomis sin Lietuvininkai ("Litovianoj"), kaj post la fino de la 19-a jarcento "Prūsai" (laŭ la balta popolo de praprusoj kiu pro forta militado de la ordeno de germanaj kavaliroj estis komplete mortigita jam dum la 12-a jarcento). Post la Dua Mondmilito la regionon ĉirkaŭ Klaipėda ekloĝis homoj el la nordo kaj sudo de Ĵemajtio, kaj ankaŭ el aliaj regionoj de Litovio.
Politika situacio
redaktiĴemajtio estas inter la etnografie plej puraj regionoj de la ŝtatoj, kaj en iuj municipoj pli ol 99.5 procentoj de la loĝantoj denaske parolas la ĵemajtian. Dum la 1-a duono de la 19-a jarcento, kiam la okupanta Rusia Imperio malpermesis publikaĵojn en la litova lingvo, la regiono estis gvida centro de lingva kulturo (la loĝantoj tradicie oponis leĝojn kontraŭ la litova lingvo).
Tamen nuntempe la ĵemajtia lingvo estas rapide malaperanta kiel multaj dialektoj de la mondo: ĝi ne estas oficiala lingvo en la loka lerneja sistemo, nur en unu magazino kaj radiostacio, sed neniu televida kanalo uzas ĝin. Apenaŭ ekzistas nova literaturo en la lingvo, kaj kvankam en la etnografia regiono Ĵemajtio tre multaj parolas kaj aŭde komprenas ĝin, ne ĉiuj bone scipovas bone legi ĝin. Tamen substrekendas ke ekzistas propra Vikipedia projekto en la ĵemajtia dialekto, kaj ekzistas ankaŭ relative multaj prezentaĵoj de teatraĵoj, kiuj ankaŭ montriĝas en teatrofestivaloj de aliaj eŭropaj landoj.
Elmigrado de parolantoj de la lingvo al aliaj regionoj de Litovio kaj enmigrado de neparolantoj en Ĵemajtion reduktis lingvokontaktojn inter la parolantoj kaj la fluecon de la lingvorego.
Ekzistas provoj de la ĵemajtia kultura asocio kontraŭlabori la malaperon de la lingvo. Kaj iuj lokaj iniciativoj subtenas tion: Ekzemple la konsilio de la urbo Telšiai starigas vojmontrilojn, kiuj uzas kaj la norman litovan kaj la ĵemajtian dialekton.
Ortografio
redaktiNormigita ortografio de la lingvo aperis dum la periodo inter la unua kaj dua mondmilitoj; tamen ĝi ne estis konsiderita kaj diskonigita dum la periodo de la okupo fare de Sovetunio (de 1939 respektive 1944 ĝis 1990). Tial dum la jaro de la re-sendependiĝo de la Litova respubliko en 1990 nur maljunuloj scipovis skribi ĝin, kaj tiutempe - post duonjarcento de malatento - oni ne opiniis ĝin plena lingvo, sed nur malatentebla dialekto.
La ortografio baze uzas la samajn literojn kiel la litova lingvo, kun la sekvaj diferencoj:
- Ne ekzistas vokaloj kun la hoko "ogoneko": ą, ę, į, ų)
- Ekzistas kvar aldonaj longaj vokaloj, skribitaj kun horizontala supersigna streko (makrono): ā, ē, ō (samkiel en la latva lingvo) kaj ė̅ (vidu la apudan bildon).
- La longa i en la ĵemajtia dialekto estas skribita kun horizontala supersinga streko ī (dum en la norma litova lingvo temas pri y).
Ekzistas du aldonaj diftongoj: ou kaj ėi.
Ĉar antaŭe estis malfacile tajpi kaj presi tekstojn per tiuj nekutimaj diakritaj literoj, malnovaj dialektaj tekstoj uzis duoblajn literojn anstataŭ la supersignaj strekoj por longaj vokaloj: do aa por ā kaj ee por ē. Nun la ĵemajtia kultura asocio malkuraĝigas uzi tiujn helpokonstruaĵojn kaj rekomendas uzi la verajn diakritajn literojn, kiuj alireblas en la komputila Unikoda literaro.
La alfabeto de la ĵemajtia dialekto (ėlguojė simple signifas "longa"):
A a | [ā] | Ā ā | [ėlguojė ā] | B b | [bė] | C c | [cė] | Č č | [čė] | D d | [dė] | E e | [ē] | Ē ē | [ėlguojė ē] |
Ė ė | [ė̄] | Ė̄ ė̄ | [ėlguojė ė̄] | F f | [ėf] | G g | [gė, gie] | H h | [hā] | I i | [ī] | Ī ī | [ėlguojė ī] | J j | [jot] |
K k | [kā] | L l | [ėl] | M m | [ėm] | N n | [ėn] | O o | [ō] | Ō ō | [ėlguojė ō] | P p | [pė] | R r | [ėr] |
S s | [ės] | Š š | [ėš] | T t | [tė] | U u | [ū] | Ū ū | [ėlguojė ū] | V v | [vė] | Z z | [zė, zet] | Ž ž | [žė, žet]. |
Ekzemplaj vortoj kaj frazeroj
redaktiRimarkeblas, ke la ĵemajtia havas similan tabelvortan sistemon kiel Esperanto, en kiu demandaj vortoj komenciĝas per K kaj demonstrativaj per T.
Esperante | Ĵemajtie | Litove | Latve | Latgale |
---|---|---|---|---|
La ĵemajtia lingvo | žemaitiu ruoda | žemaičių tarmė | žemaišu valoda | žemaišu volūda |
Esperanto | esperanto kalba | esperanto kalba | esperanto valoda | esperanto volūda |
Jes | Noje, tep | Taip | Jā | Nuj |
Ne | Ne | Ne | Nē | Nā |
Saluton * | Svēks | Sveikas | Sveiks | Vasals |
Kiel vi fartas? ** | Kāp gīveni? | Kaip gyveni / laikaisi / einasi? | Kā tev iet? | Kai īt? |
Bonan vesperon! | Lab vakar! | Labas vakaras / labvakar! | Labvakar! | Lobs vokors! |
Bonvenon! *** | Svēkė atvīkė̄i! | Sveiki atvykę | Laipni lūdzam | Vasali atguojuši |
Bonan nokton! | Labanakt | Labos nakties / Labanakt! | Ar labu nakti | Lobys nakts! |
Ĝis (revido)! | Sudieu, vėsa gera | Viso gero / Sudie(vu) / Viso labo! | Visu labu | Palicyt vasali |
Bonan tagon! | Geruos dėinuos! | Geros dienos / Labos dienos! | Jauku dienu! | Breineigu dīnu |
Sukceson! | Siekmies! | Sėkmės! | Veiksmi! | Lai lūbsīs! |
Bonvolu | Prašau | Prašau | Lūdzu | Lyudzams |
Dankon | Diekou | Ačiū / Dėkui / Dėkoju | Paldies | Paļdis |
Ne dankinde | Prašuom | Prašom | Laipni lūdzam | Laipni lyudzam |
Mi pardonpetas | Atsėprašau | Atsiprašau / Atleiskite | Atvaino (Piedod) | Atlaid |
Kiu? | Kas? | Kas? | Kas? (Kurš?) | Kas? |
Kiam? | Kumet? | Kada / Kuomet? | Kad? | Kod? |
Kie? | Kor? | Kur? | Kur? | Kur? |
Kial? | Diukuo? | Kodėl / Dėl ko? | Kādēļ? (Kāpēc?) | Dieļ kuo? |
Kiu estas via nomo? | Kuoks tava vards? | Koks tavo vardas? (Kuo tu vardu?) | Kāds ir tavs vārds? (Kā tevi sauc?) | Kai tevi sauc? |
Tial | Dieltuo | Todėl / Dėl to | Tādēļ (Tāpēc) | Dieļ tuo |
Kiel? | Kāp? | Kaip? | Kā? | Kai? |
Kiom? | Kėik? | Kiek? | Cik daudz? | Cik daudzi? |
Mi ne komprenas. | Nesopronto | Nesuprantu | Nesaprotu | Nasaprūtu |
Mi komprenas. | Sopronto | Suprantu | Saprotu | Saprūtu |
Helpu! | Padieket! | Padėkite / Gelbėkite! | Palīgā! | Paleigā! |
Kie estas necesejo? | Kor īr tuliets? | Kur yra tualetas? | Kur ir tualete? | Kur irā tualets? |
Mi ne parolas ĵemajtie. | Nerokounous žemaitėškā. | Žemaitiškai nekalbu | Es nerunāju žemaitiski | As narunuoju žemaitiski |
Apartaj notoj pri la ekzemplaj frazeroj:
- * La vorto "Saluton!" en ĉiuj kvar lingvoj havas diversajn formojn depende de tio kiu (kaj kiom da) estas salutata(j) - jen la formo por unu vira salutito (se saluti unu virinon, estas "Svēka Sveika Sveika Vasala").
- ** Tutekzakte la frazero signifas "Kiel vi vivas?"
- *** Ankaŭ la frazeroj por "Bonvenon!" havas malsamajn formojn depende de tio kiu kaj kiom da homoj estas salutata(j) - jen la formo por pluraj homoj de pluraj seksoj - detale la vortoj signifas "estu sane alvenitaj!"
- Tievė mūsa, katros esi dongou,
- Tebūn švėnts Tava vards,
- Teatein Tava karalīstė,
- Tebūn Tava valė
- Kap dongou, tēp ė ont žemės.
- Kasdėinėnės dounas douk mums šėndėin
- Ėr atleisk mums mūsa kaltės
- Kap ė mes atleidam sava kaltininkams
- Ė neleisk mūsa gundītė,
- Bet gelbiek mumis nu pėkta. Amėn.[5]
Referencoj
redakti- ↑ Mapo de Litovio kun la limoj de la ĵemajtia dialekto, arkivigite en majo 2011 per la retarkivo Interreta Arkivo (litove kaj angle)
- ↑ Adolfas Tautavičius (1925–2006): ĉaiptro Žemaičių etnogenezė (etnogenezo de la ĵemajtoj), en la libro Iš lietuvių etnogenezės (el la litova etnogenezo), Vilnius 1981 (litove)
- ↑ komparu la eseon Chronology of the Divergence of Dialects (kronologio de la diverĝo de dialektoj) de Aleksas Stanislovas Girdenis, jen resume (angle)
- ↑ Aleksas Girdenis: artikolo Kada gi žemaičių tarmė atsiskyrė nuo aukštaičių? (Kiam la ĵemajtia dialekto apartiĝis de la aukŝtaitia?), en la revuo Kalbotyra 1971, volumo 22 (litove)
- ↑ artikolo "Švėntas mėšės – žemaitiu kalbo" kun pluraj ekzemplaj kristanaj preĝoj en la ĵemajtia, el la ĵurnalo ""Žemaičių žemės", 2002, eldono 3, arkivigita en decembro 2014 (ĵemajtie)