Ŝenoprazo
La ŝenoprazo (latine: allium schoenoprasum) botanike apartenas al la aliacoj (Alliaceae).
Ŝenoprazo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Allium schoenoprasum L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
En la kuirarto uzatas la tubetoformaj folioj de la planto. Ŝenoprazo fajnigas ĉefe ovaĵojn, salatojn, kazeon kaj buterpanon.
Por bona gusto necesas rikolti la planton antaŭ la apero de floroj.
Konsisto
redaktiŜenoprazo enhavas multe de la vitaminoj A, B kaj C; estas 130,5 mg da vitamino C en 100 g da freŝa ŝenoprazo.
La freŝa planto konsistas je 86 % el akvo; krome estas 6,0 % da nedigesteblaĵo (fibroj ktp.), 1,6 & da karbonhidratoj, 0,7 % da graso kaj 3,6 % da proteino.